Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

La Grotaro de la Templo Granda Budho en la gubernio Binxian de Ĉinio

| 2014-07-17
Bookmark and Share


La Grotaro de la Templo Granda Budho en la gubernio Binxian  

 


Argila Budho farita en la dinastio Tang  

 

    La Grotaro de la Templo Granda Budho en la gubernio Binxian estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kiel monda kultura heredaĵo.

 

    La glotaro konstruita en la dinastio Tang en la jaro 628 p. K., sidas ĉe la piedo de la monto Qingliang, je 10 kilometroj okcidente de la ĉefurbo de la gubernio Binxian de la provinco Shaanxi kaj ĉe la norda trunka linio de la Silka Vojo. Ĝi estis konata antaŭe kiel la templo Qingshou. En la templo troviĝas entute 107 grotoj grandaj kaj malgrandaj, 257 budhaj niĉoj kaj 1 498 statuoj grandaj kaj malgrandaj. Ĝi estas grava budhisma grota templo ĉirkaŭ la urbo Chang'an en la dinastio Tang (618-907), kaj ĝia Argila Budho farita en la dinastio Tang -- la plej grandskala en la regionoj ĉirkaŭ la urbo Chang'an.

 

    La Groto de la Granda Budho estas la plej granda en la tuta templo. Ĝia ebeno estas en la formo de duoncirklo kun la diametro de ĉirkaŭ 34 metroj kaj alteco de 31 metroj. En ĝi imponas unu kolora argila budho kaj du tiaj bodisatvoj. Amitabo sidas en la centro apogante sin sur la krutaĵo de la monto. Ĝi kun bluaj haroj kaj brovoj altas je 20 metroj, ĝiaj ŝultroj larĝas je 13 metroj, la manoj altas je 4.5 metroj kaj la fingroj longas je 2 metroj. El ĝiaj okuloj vidiĝas mildeco kaj ĝiaj oreloj longas ĝis la ŝultroj. Sur ĝia ora kvadrata vizaĝo manifestiĝas kaj la afableco kaj la majesteco. Malantaŭ la Granda Budho estas ŝablono sur kiu belas skulptitaj flamoj, floroj kaj herboj, inter kiuj troviĝas multnombraj flugantaj feaj ludantoj de muzikiloj kaj sidantaj budhoj reliefaj, ĉio tio montras la harmonion kaj gajan atmosferon en la budhisma regno.

 

    La Domo Hulou, la ĉefa konstruaĵo de la Templo Granda Budho, havas entute 5 etaĝojn kaj alton de 38 metroj. Ĝi ludas gravan rolon en protektado de la ĉefa Groto de Granda Budho. Dorse apogante sin sur la monto kaj profitante de la grotoj kiel etaĝoj, la templo havas siajn malsuprajn du etaĝojn faritajn el brikoj kun la longo de 42 metroj de la oriento al la okcidento, la larĝo de 14 metroj de la nordo al la sudo kaj kun la alto de 9 metroj, en la mezo de la groto etendiĝas koridoro pavimita per brikoj por en- kaj eliro. La longo kaj la larĝo de la dua etaĝo estas iom malpli grandaj ol tiuj de la unua, en la fronto staras 3 arkoj el brikoj destinataj por omaĝi al la Granda Budho.

 

    Super la bazo el du tavoloj staras du-etaĝa ligna pavilono kun ĉirkaŭa galerio. Ambaŭflanke de la pavilono ore kaj superbe ornamita estas ligna ŝtuparo kaj la supra tavolo -- la tegmento el ses-angula alero alte elstaranta tavolon post tavolo. En la centro pendas tabulo kun la vortoj "Templo Qingshou".

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments