Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Ruino de la Palaco Weiyang

| 2014-07-18
Bookmark and Share


Birdrigardo al la ruino de la Palaco Weiyang  

 


Bazo de la domo F7 

 


Bazo de la domoj F10 kaj 11  

 


Best-ostaj pecoj kun gravuritaj ideogramoj elterigitaj el la ruino de la Palaco Weiyang  

 

    La ruino de la Palaco Weiyang estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kiel monda kultura heredaĵo.

 

    La Palaco Weiyang estis imperiestra palaco de la dinastio Okcidenta Han (206 a. K. -- 24 p. K.). Ĝi situas sudokcidente de Chang'an, siatempa ĉefurbo de la dinastio Han kaj estas la plej orienta punkto de la Silka Vojo. Ĝi kiel pli ol 200-jara potenca centro fondis la pozicion de la imperio en la Oriento, kaj per tio ĝi kompreneble malkovris la estiĝon de la trafika kaj kulturinterŝanĝa itinero, kaj enkorpigis la kulturan trajton kaj civilizitan nivelon de la tiama ĉefurbo. Krome ĝi atestis la decidecan rolon de la konstruado de la Silka Vojo dum la dinastio Okcidenta Han.

 

    La Palaco Weiyang kun la korto en la formo de ortangulo havas la murojn en la orienta kaj okcidenta flankoj je longeco de 2 150 metroj kaj en la norda kaj suda flankoj -- 2 250 metroj. Per tio ĝia areo atingas pli ol 5 kvadratajn kilometrojn okupante sepone de la areo de la tuta urbo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments