El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Silka Vojo>

La ekonomia zono laŭ la Silka Vojo plena je vivforto kaj vigleco

| 2014-07-18
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 

    La 26-an kaj la 27-an de junio en Urumĉio de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio okazis la Internacia Seminario pri la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo.

 


En la inaŭguro de la Internacia Seminario pri la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo 

 

    La du-taga seminario allogis al si pli ol 100 fakulojn, erudiciulojn, ŝtatoficistojn, entreprenistojn kaj raportistojn el 23 landoj inkluzive de tiuj de Ĉinio. La ĉeestantoj de la seminario ne nur prezentis al ĝi altkvalitajn traktaĵojn, sed ankaŭ diskutis pri la ĉeftemo "La ekonomia zono laŭ la Silka Vojo -- nova ŝanco por kune konstrui, kune dividi, kune prosperiĝi kaj kune gajni". Dum la seminario okazis du rondtablaj kunvenoj kun respektivaj ĉeftemoj -- "La Silka Vojo: pasinteco, nunteco kaj estonteco" kaj "Kune konstrui la ekonomian zonon laŭ la Silka Vojo kaj krei interesan komunumon de reciproka profito kaj komuna gajno". La seminario estis aranĝita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj gastigita de la Ĉina Akademio de Socia Scienco, la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la Xinjiang-a Akademio de Socia Scienco.

 


Parolas Zhang Chunxian, sekretario de la Partia Komitato de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. 

 


Parolas Cai Mingzhao, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. 

 

    Zhang Chunxian, sekretario de la Kompartia Komitato de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, diris en sia parolo, ke la strategia koncepto pri kuna konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo heredis la spiriton de la antikva Silka Vojo kun solidareco, reciproka fido, egaleco, reciproka profito, toleremo, reciproka tiro de profitoj, kunlaboro kaj komuna gajno kiel kerno, kaj ĝi konformiĝas al la tendenco de la epoko por serĉi la pacon, projekti disvolvadon, akceli kunlaborojn kaj celi komunan gajnon. En ĝia inaŭgura ceremonio Cai Mingzhao, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris ke konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo estas granda afero por feliĉigi diverslandajn popolojn laŭlonge de la Silka Vojo kaj ĝi fariĝos standardo por konduki kunlaborojn kaj disvolvadon de Eŭropo kaj Azio kaj montris novan ideon kaj novan vojon por konstrui la belan mondon kune disvolvan kaj kune prosperan. 

 

    Zhong Shan, reprezentanto de la Ministerio de Komerco de Ĉinio por traktado de la internacia komerco kaj ĝia vicministro, Li Pumin, ĝenerala sekretario de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, Muratbek Imanaliyev, eksĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, respektive eksplikis la disvolvajn ŝancojn kaj riĉajn enhavojn entenantajn sur la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo.

 


Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, parolas en la ferma ceremonio de la seminario. 

 


Zhong Shan, reprezentanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio por traktado de la internacia komerco, faras ĉefteman prelegon. 

 


Li Pumin, ĝenerala sekretario de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, faras ĉefteman prelegon. 

 

    Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, faris resuman parolon sub la titolo "La ekonomia zono laŭ la Silka Vojo plena je vivforto kaj vigleco". Li opinias, ke la ĉi-foja seminario havas tri evidentajn trajtojn -- supera specialeco kaj transrondaj interŝanĝoj; serĉado de la komunaj punktoj flankenlasante la diferencojn kaj amasiĝo de komunaj konoj; koncentriĝo de saĝo de la amasoj, kolekto de utilaj ideoj kaj fruktoriĉa kunveno. Dum la seminario oni atingis jenajn gravajn komunajn konojn: la unua estas, ke la konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo bezonas komunajn prosperiĝon kaj gajnon; la dua estas, ke la konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo bezonas komunajn interkonsiliĝon kaj konstruadon; la tria estas, ke la konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo bezonas komunajn kreadon kaj antaŭeniron. Xinjiang havas avantaĝon en geografia pozicio. Ĝi ludos apartan rolon en antaŭenpuŝo de la konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj bonvenigos novan disvolvan ŝancon. 

 


Prelegas Muratbek Imanaliyev, eksĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj kirgiza eksministro pri eksteraj aferoj. 

 


Prelegas Robert L. Kuhn, prezidanto de la fondaĵo Kuhn. 

 

    En sia parolo Muratbek Imanaliyev ripetis la proponon de ĉina prezidanto Xi Jinping: utiligante la politikan ilon de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo pene konstruu unuecajn bazajn instalaĵojn trafikajn kaj telekomunikajn, antaŭenpuŝu la procezon de komerca liberigo, mona cirkulado kaj persona komunikado kaj iom post iom konstruu la sistemon por grandskala kunlaborado inter regionoj.

 


En la unua rondtabla kunveno  

 


Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, en prezido de la dua rondtabla kunveno  

 

    Iu ŝtatoficisto de la Xinjiang-a Komisiono por Disvolvo kaj Reformado diris, ke Xinjiang kunligas 8 landojn kaj kiel la ŝlosila ĉenero kunliganta la Silkan Vojon ĝi ĉiam senĉese penadas por konstruado de bazaj instalaĵoj precipe por tiu de trafiko. Xinjiang for de maro havas aŭtovojojn je 170 mil kilometroj kaj 16 flughavenojn kun 141 aerlinioj al 52 grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio kaj 31 urboj de fremdaj landoj. Ĝi fariĝis transita stacio inter Ĉinio kaj meza Azio kaj tiu inter Ĉinio kaj okcidenta Azio. Nun en Xinjiang oni jam komencis konstruadon de la granda pasejo kaj faras projekton pri la "ekonomia zono laŭ la Silka Vojo". Estas espereble, ke tri fervojoj de Xingjiang al aliaj landoj estos konstruitaj dum la venontaj 7-8 jaroj. En la baldaŭa estonteco oni komencis konstruadon de la Fervojoj Ĉina-Kirgiza, Ĉina-Uzbeka kaj Ĉina-Pakistana. Laŭ plano la tri fervojoj estos finkonstruitaj antaŭ la jaro 2020. Nun Kazaĥio penadas por konstrui la internacian aŭtovojon kunligantan "okcidentan Eŭropon kaj okcidentan Ĉinion". La aŭtovojo oriente komenciĝos de Horgos de Xinjiang. Post ĝia finkonstruo oni povos atingi Eŭropon de Xinjiang trans Kazaĥio.

 

    Laŭ konigo oni jam komencis aŭ projektas la konstruadon de la petrola dukto, naturgasa dukto, telekomunika kablo kaj elektrotransmisia inĝenierado inter Ĉinio kaj meza Azio kaj tiuj inter Ĉinio kaj suda Azio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+