El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Kunlaboroj>

40 ĉefaj amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj promesis intensigi kunlaboron

| 2014-07-18
Bookmark and Share


Yang Zhenwu en parolo dum la ceremonio por subskribi la komunan deklaron.  

 


Tri junaj ĵurnalistoj en legado de la komuna deklaro en la lingvoj ĉina, angla kaj rusa. 

 


Kunfotiĝo de la respondeculoj de ĉefaj amaskomunikiloj post la subskriba ceremonio de la komuna deklaro  

 

    Matene de la 3-a de julio respondeculoj de 40 ĉefaj amaskomunikiloj el Ĉinio, Rusio, Turkmenio, Pakistano, Kazaĥio, Taĝikio, Irano, Kirgizio, Hindio kaj Turkio subskribis en Pekino la komunan deklaron de la forumo pri kunlaboro inter amaskomunikiloj de la landoj laŭlonge de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo. En sia parolo Yang Zhenwu, direktoro de la ĵurnalo Renmin Ribao, diris, ke la subskribo de la komuna deklaro markis, ke la kunlaboroj inter amaskomunikiloj de la landoj laŭlonge de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo eniris en novan periodon.

 

    "Ni proponas, ke oni diskonigu al la mondo informojn ĉiuflankajn, verajn, ĝustajn, objektivajn kaj justajn laŭ la spirito de la Silka Vojo pri paco, kunlaboro, malfermo, toleremo, reciproka lernado, reciproka tiro de profitoj, reciproka profito kaj komuna gajno." Tri junaj ĵurnalistoj el malsamaj landoj laŭtlegis la kumunan deklaron respektive en la lingvoj ĉina, angla kaj rusa.

 

    La amaskomunikiloj, kiuj subskribis la komunan deklaron, promesis, ke kadre de la forumo ili pozitive antaŭenpuŝos la ĉefajn amaskomunikilojn de diversaj landoj fari diversformajn dialogojn kaj interfluojn kaj interŝanĝojn de informoj, akcelos komunikadon de individuoj, dividon de teknika progreso kaj realiĝon de komuna intervjuado por ke la forumo pri kunlaboroj inter amaskomunikiloj de la landoj laŭlonge de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo tenu longdaŭrajn vivforton kaj viglecon.

 

    Yang Zhenwu diris, ke la komuna deklaro resumis la komunajn konojn pri akcelo de kunlaboroj inter amaskomunikiloj al la ekonomia disvolvado, enkorpigis la pozitivan partoprenon de tiuj amaskomunikiloj en la konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, spegulis la komunan volon de tiuj amaskomunikiloj por intensigi reciprokajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn. Li opinias, ke la komuna deklaro estas grava dokumento por teni reguligon kaj sistemigon de interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter amaskomunikiloj kaj liveros gravan bazon kaj fortan garantion por intensigi reciprokajn kunlaborojn. Li esperas, ke tiuj amaskomunikiloj observos sian promeson en la komuna deklaro, pozitive ludos la rolon de amaskomunikiloj kaj ludos konstruivan rolon por ke diversaj landoj kaj regionoj plifortigu reciprokan komunikadon kaj kune dividu fruktojn.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+