Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

La ruino Xuanquanzhi

| 2014-07-18
Bookmark and Share


La ruino Xuanquanzhi en birdrigardo 

 


Lignaj tabuletoj elterigitaj el la ruino Xuanquanzhi 

 


Ligna tabuleto sur kiu estas registritaj distancoj  

 

    La ruino Xuanquanzhi estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kiel monda kultura heredaĵo.

 

    La ruino Xuanquanzhi sidas en antaŭurbo de Dunhuang de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio. Ĝi havis la nomon laŭ la ideografiaĵoj "Xuanquanzhi" sur la bambua tabuleto elterigita en la dinastio Han (206 a. K. -- 220 p. K). Kun la areo de 22.5 mil kvadrataj metroj la ruino estis trovita de la jiuquan-a esplora taĉmento pri historiaj restaĵoj en la jaro 1987. Dum la jaroj 1990 -- 1992 oni prifosis pli ol 3 mil kvadratajn metrojn kaj elterigis 21 mil lignajn kaj bambuajn tabuletojn kaj 17 650 aliajn objektojn.

 

    La ruino aspektas kiel kvadratforma kastelo. Ĝi kun la pordo rigardanta al la oriento havas altajn kortomurojn kun later-longeco de 50 metroj kaj faritajn el adoboj. Okcidente kaj norde de la interno de la kastelo estas 12 ĉambroj por loĝado, kiuj estis faritaj el adoboj kaj konstruitaj en malsamaj periodoj; oriente kaj norde sidas ĉambroj por ofici; sudokcidente kuŝas 3 ĉevalstaloj. Sudokcidente ekster la kastelo staras aliaj 3 ĉevalstaloj longaj je 50 metroj. Okcidente ekster la kastelo estas ejo por meti neutiligeblajn objektojn.

 

    La ruino liveris gravajn objekto-materialojn por esplori la strukturon, formon kaj aranĝon de poŝtstacioj dum la dinastioj Han kaj Jin (la 2-a jarcento a. K. -- la 4-a jarcento p. K). La elterigitaj lignaj kaj bambuaj tabuletoj kaj aliaj objektoj atestis la poŝt-stacian sistemon laŭ la Silka Vojo kaj liveris riĉajn historiajn materialojn por esplori la politikon, ekonomion, militon kaj kulturan vivon en la nordokcidenta regiono laŭ la Silka Vojo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments