El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Jarlibro 2014 aperis

| 2014-07-21
Bookmark and Share

 

    Komence de julio aperis Jarlibro 2014. En la antaŭparolo prezidanto Mark Fettes rerigardas al la optimismo en 1914, kiam pacmovado estis forta kaj ekestis diversaj internaciaj organizaĵoj. Ĉion rompis la milito, kiu nuligis ankaŭ la 10-an UK en Parizo. Fettes citas Hector Hodler, kiu tiam skribis: Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruo. Ni esperantistoj estu la embrio de tiuj elitoj. Referencante al la temo de la 99-a UK en Bonaero, Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco, Fettes skribas, ke en la antaŭenvida spirito de Hodler, esperantistoj nun viciĝas inter tiuj streboj.

 

    Du trionoj de la 272-paĝa Jarlibro konsistas el la adresoj de 1502 delegitoj en 101 landoj. Estas 53 ĉefdelegitoj, 843 lokaj delegitoj, 92 vicdelegitoj, 24 junularaj kaj 1151 fakaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn. La unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2014, informas pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, radioelsendoj, kaj pri Esperanto en Interreto. Ĝi krome enhavas i.a. la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la dokumenton Strategiaj prioritatoj de UEA 2013-2017.

 

    La individuaj membroj povas konsulti la Delegitan Reton k.a. informojn de la Jarlibro ankaŭ per la reta Jarlibro. Tie krome eblas rekte kontakti tiujn delegitojn, kiuj havas retadreson. En la ĉi-jara Jarlibro ili nombras 1293 (86,1%), dum pasintjare temis pri 1283 (82,5%). Al parto de la membroj la reta versio sufiĉas kaj parto ne bezonas la presitan libron, ĉar ankaŭ alia familiano membras en UEA. Tiaj membroj estis petitaj sciigi la Centan Oficejon pri sia nebezono. Entute 340 (8%) rezignis pri la presita versio, dum pasintjare ilia nombro estis 380 (9%). Pri la Gvidlibro estis male: pri la papera versio rezignis 72 membroj (17%), pasintjare 48 (14%).

 

(Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments