El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la respublikan bienon de Argentino

| 2014-07-21
Bookmark and Share


Xi Jinping en la respublika bieno  

 

    La 19-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu faras ŝtataferan viziton en Argentino, vizitis la respublikan bienon por rigardi la tieajn agrikulturon kaj brutobredadon kaj koni la kulturan trajton de la tieaj kamparanoj kaj paŝtistoj.

 

    Tagmeze de tiu tago akompanate de Julian Dominguez, prezidanto de la Argentina Ĉambro de Deputitoj, Xi Jinping atingis la respublikan bienon, 70 kilometrojn for de Buenos-Ajreso, ĉefurbo de Argentino. Tie li ricevis varman bonvenon laŭ la loka tradicio kaj entuziasman akcepton de familianoj de la bienmastro. La lasta aranĝis por Xi brilan prezentadon kun lokaj trajtoj.

 

    Julian Dominguez konigis al Xi Jinping olivoleon kaj vinon produktitajn de Argentino. Li diris, ke Ĉinio estas la plej granda merkato de Argentino en eksporto de agrikulturaj produktaĵoj, kaj la kunlaboroj inter la du landoj en agrikulturo havas tre grandan potencialan forton. Li esperas, ke pli multaj ĉinaj konsumantoj ŝatos produktaĵojn el Argentino. Kiam Xi Jinping foriros de la bieno, li adiaŭis Julian Dominguez kaj la familianojn de la bienmastro. Li diris, ke la respublika bieno estas miniaturo de la agrikulturo kaj brutobredado de Argentino kaj tiu de ĝia tradicia kulturo pri la kamparo. Li diris, ke post la vizito li pli multe konis Argentinon kaj li portos la profundan amikecon de la argentina popolo al la ĉina. Li esperas, ke pli grandajn sukcesojn akiros la praktikaj kunlaboroj inter la du landoj en agrikulturo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments