El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Dua AMO-seminario dementis mitojn kaj ekskizis inform-strategion por vasta kontinento

| 2014-07-21
Bookmark and Share

de Mark Fettes

 

    La 9-an kaj 10-an de julio trideko da aktivuloj el Kanado kaj Usono, plus vizitantoj el kvar aliaj landoj kaj regionoj (Aŭstralio, Ĉinio, Japanio kaj Tajvano), partoprenis dutagan Seminarion por Aktivula Maturigo (AMO) en la marborda urbeto Sidnejo (Brita Kolumbio, Kanado). La seminario traktis la temon Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Nord-Ameriko sub la gvido de d-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA.

 

    En la programo estis pluraj prezentoj kaj diskutsesioj por la plena seminario, kaj diversaj laborgrupoj pri specifaj temoj, celgrupoj kaj agmetodoj. La varia ritmo kaj enhavo de la sesioj sukcesis teni la atenton de la partoprenantoj kaj kondukis al viglaj kaj foje profundaj interŝanĝoj de ideoj. Fine de la seminario naskiĝis kvar laborgrupoj:

 

-evoluigo de teknikaj rimedoj,

 

-utiligo de sociaj retoj,

 

-respondado al tiklaj demandoj,

 

-enkadrigo de la informa laboro en la pli vastaj streboj al daŭripova evoluo.

 

    Ĉiu grupo celas plukonstrui sur ideoj kaj diskutoj el la seminario por pretigi konkretajn konsilarojn kaj informrimedojn en la venontaj monatoj.

 


Mark Fettes faras enkondukan prelegon. 

 

    En prezento, kiu malfermis la seminarion, Fettes atentigis, ke informado estas pli efika kiam ĝi tuŝas la sentojn/emociojn de la homoj. Kvankam oni ne neglektu raciajn argumentojn por Esperanto, pli prioritata estas la komunikado de kernaj valoroj – ekzemple, ke esperantistoj estas malfermitaj, inkluzivemaj, scivolemaj, kleriĝemaj, kun alta sento de persona respondeco. Li resumis esplorojn pri valororientiĝoj en Usono kaj Kanado, montrante la kompleksecon de la situacio, sed emfazante, ke kreskas konscio kaj akceptemo pri la multlingveco de la mondo. Laŭ li, la informado pri Esperanto klare metu ĝin en tiun kuntekston – do montru, ke esperantistoj mem estas multlingvaj, multspecaj homoj kiuj komprenas kaj ŝatas la homan diversecon.

 


Grant Goodall prelegas kun la temo: "Kiel paroli kun lingvo-instruistoj". 

 

    En plia pensiga kontribuo Grant Goodall dementis kelkajn ŝatatajn mitojn de nia movado. Laŭ li, la nuntempa lingvo-instruado estas grandparte sufiĉe sukcesa, almenaŭ kiam haveblas trejnitaj instruistoj, kaj la nereguleco de lingvoj ne donas tiel grandajn problemojn por la lernado, kiel esperantistoj emas imagi. Kvankam usonaj lingvo-instruistoj dividas kelkajn el niaj kritikoj pri la troregado de la angla, multaj el ili vidas simile grandan problemon en la disvastiĝo de la hispana kiel "dua lingvo por ĉiuj" en usonaj lernejoj. Tiel necesas en kontaktoj kun lingvo-instruistoj emfazi nian konvinkon, ke ĉiuj lingvoj estas instruindaj kaj lernindaj. Goodall ankaŭ esprimis skeptikon pri la argumentoj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, kvankam li agnoskis, ke indas fari pliajn esplorojn pri ĝi.

 

    Laborgrupo pri ĵurnalista intervjuado kondukis al plia laborgrupo pri la "plej tiklaj" demandoj, kiujn oni devas foje respondi pri Esperanto. Paralele, laborgrupoj pri sociaj retoj kaj la kreado de aŭdvidaj inform-materialoj (videoj k. a.) kreis bonan bazon por posta laborgrupo pri la celgrupo "universitataj studentoj." Tiujn laborojn gvidis Mark Fettes, Humphrey Tonkin, Ĵenja Amis, Derek Roff, Chuck Mays kaj Nicholas Woods ("Nikvo"), kun kontribuoj de multaj seminarianoj.

 

    Kelkajn el la ideoj de Fettes esploris kaj pluevoluigis plia laborgrupo sub gvido de Tamara Anna Koziej. Dum diskuto pri kernaj valoroj, la grupo konstatis, ke necesus repripensi la aspekton kaj enhavon de la bazaj informiloj kaj retpaĝoj de la nordamerikaj asocioj por pli bone komuniki tiujn valorojn al ĝenerala publiko. Ekzemple, oni povus kolekti mallongajn personajn atestojn kaj rakontojn pri la kleriga kaj interpersona valoro de Esperanto, de homoj el diversaj aĝoj, regionoj, etnecoj, ktp, por vive ilustri la buntecon kaj inkluzivecon de la movado. Poste la sama grupo traktis la koncepton de daŭripova evoluo, konstatante la bezonojn de bazaj informiloj kiuj koncize kaj en simpla lingvaĵo klarigas la rilaton inter socia/ekonomia evoluo, naturo, kulturo, lingvoj kaj Esperanto.

 


Ĵenja Amis (centre) 

 

    En diskuto pri celgrupoj, evidentiĝis ke ni ne scias sufiĉe pri la fonoj, motivoj, interesoj kaj kapabloj de la nordamerikanoj kiuj interesiĝas pri Esperanto. Tial naskiĝis projekto de enketo inter pluraj grupoj – membroj, informpetantoj, lernu-uzantoj, NASK-studentoj – por kolekti kaj analizi tiajn informojn. Kun subteno de la estraroj de Esperanto-USA kaj Kanada E-Asocio, kaj fakaj konsiloj de Ĵenja Amis (magistriĝanta studentino pri merkatiko), malgranda teamo realigos tiun projekton en la venontaj monatoj. Se tio montriĝos utila, oni proponos ĝin kiel modelon por aliaj landaj asocioj.

 

    Multaj kontribuoj estis filmitaj de Chuck Mays kaj Derek Roff, kaj daŭras kolektado kaj redaktado de la diversaj tekstoj kaj prezentoj kiuj naskiĝis antaŭ kaj dum la seminario. Tiel AMO-2 alportas pliajn riĉaĵojn al la rikolto el AMO-1, okazinta inter la 21-a kaj 24-a de marto en Horány, Hungario. Baldaŭ pretiĝos komuna retejo por kolekti kaj disponigi tiujn diversajn materialojn.

 

Teksto el La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2014/07/amo/

Fotoj de USUI Hiroyuki

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments