El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto viglas en Baotou

| 2014-07-22
Bookmark and Share


Ĉeestantoj de E-kongreso 

 


En la Baotou-a Biblioteko 

 


Akceptas intervjuon Wang Baoshan, prezidanto de Baogang-a Esperanto-Asocio (maldekstra) 

 


Volontuloj kaj nepala esperantisto 

 


Landlimaj oficiroj prezentas sian laboron al fremdlandaj turistoj. 

 


Fremdlandaj turistoj 

 

    Inter la 16a kaj 18a de julio en la urbo Baotou, Interna Mongolio, Ĉinio okazis la 6a Internacia E-turisma festivalo kaj la 3a Baotou-a Kultura E-Festivalo sur Stepo. Fremdlandaj turistoj vizitis la stepon kaj spektis la mongolan festivalon Nadamu por percepti la morojn kaj kutimojn de la mongola nacio. Tuj post tiuj du eventoj estis la 8a Esperanto-kongreso de la Interna Mongolio kaj Nordorientaj Provincoj de Ĉinio kun la temo "kiel trejni novicojn". La tri-taga kongreso estis kune aranĝita de la Esperanto-asocioj de la provincoj Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning kaj Interna Mongolio.

 

    En la kongreso ĉeestis 85 esperantistoj el diversaj lokoj de Ĉinio kaj 23 fremdlandaj turistoj kaj esperantistoj el Pollando, Litovio, Sud-Koreio kaj Nepalo. Krom kutimaj programoj, ekzemple inaŭguro, fermo, interkona vespero, prelegoj, grupaj diskutoj, aŭkcio, komuna fotiĝo, kaj antaŭkongresaj kaj postkongresaj ekskursoj al vidindaĵoj en kaj ĉirkaŭ la urbo Baotou, dum la kongreso ĉiuj ĉeestantoj ankaŭ iris al la Baotou-a Biblioteko por festi la starigon de Esperanto-angulo tie kaj atesti donacon de E-libroj al la biblioteko. Troviĝas tie jam pli ol 200 E-libroj kaj periodaĵoj, kaj multaj esperantistoj esprimis sian deziron donaci pli da E-libroj al la biblioteko por riĉigi la stokon. La biblioteka kuratoro konsentis, ke prelegoj pri Esperanto povos okazi en la biblioteko por allogi pli da interesiĝantoj aliĝi al nia E-komunumo. Laŭ nia kono ĝis nun ne troviĝas Esperanto-angulo en aliaj urboj de Ĉinio. Alia nova enhavo de la kongreso estis, ke Esperanto-instruisto Liu Baoguo, kiu dediĉas sin en Esperanto-instruado en mezlernejo kaj universitato en Baotou jam kvin jarojn, ricevis la premion de speciala kontribuo donita de LKK. LKK ankaŭ decidis, ke la venonta Esperanto-Kongreso de la Interna Mongolio kaj Nordorientaj Provincoj de Ĉinio okazos en la urbo Harbino, provinco Heilongjiang, norda Ĉinio post du jaroj.

 

(LKK de la 8a EKdIMNP de Ĉinio )

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments