El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pentraĵa ekspozicio de kanada sportisto

| 2014-07-24
Bookmark and Share


Stéfanie Vallée en pentrado  

 

    La 22an de julio en la Jinling-a Artmuzeo en Nankino, Ĉinio, inaŭguriĝis pentraĵa ekspozicio de kanada artisto Stéfanie Vallée, nomata "Senskribila arto, bela vivo de sporto kaj arto", kun 35 elektitaj pentraĵoj. Ĝi estas aranĝita de la organiza komitato de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj.

 

    En sia aĝo de 20 jaroj Stéfanie Vallée komencis praktiki kanuon. Kiel profesia sportisto ŝi ĉampioniĝis en dek sinsekvaj tutlandaj konkursoj de Kanado. Post retiriĝo ŝi komencis praktiki pentradon kaj kreis mirindan teknikon nomatan senskribila arto.

 

    En Nankino Stéfanie Vallée ankaŭ rakontos al lokaj infanoj pri sia pentrado, faros pentradon, dividos kun ili olimpikan spiriton kaj kombinadon de sporto kaj arto, kaj esprimos bondeziron al la junularaj olimpikoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments