El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis manlibron kontraŭ terorisma atako

| 2014-07-24
Bookmark and Share


La manlibro kontraŭ terurisma atako unuafoje publikigita en Ĉinio 

 


Specialaj policanoj klarigas al urbanoj kiel agi antaŭ la atakoj per tranĉilo aŭ hakilo  

 

    La 22-an de julio la ĉina ŝtata oficejo de gvida grupo kontraŭ terorismo unuafoje publikigis por ĉinoj kompilitan manlibron kontraŭ terorisma atako, kaj tuj faris senpagan disdonadon en diversaj lokoj de Ĉinio, ekzemple en Pekino, Ŝanghajo, Kantono, kaj Liaoning, Henan kaj Xinjiang. Oni celas, per ĝi, altigi la atenton de la publiko pri terorisma atako kaj multigi al ili koncernajn sciojn.

 

    La libreto kun nur 45 paĝoj printitaj kolore prezentis la solvojn de 42 konkretaj demandoj, inkluzive de "Kio estas terorisma ago, terorisma organizo kaj teroristo?", "Kion fari antaŭ terorisma atako?" kaj "Kiel savi vin mem/savi iun alian en urĝa kazo?". Per bildstrioj kaj frazoj, oni klarigis al ĉinoj fundamentajn konojn pri terorisma atako.

 

    An Weixing, estro de la buroo kontraŭ terorisma atako sub la Ministerio pri Publika Sekureco de Ĉinio, diris: "Ni esperas, per tia propagando, altigi al la publiko la nivelon de la koncepto pri kaj povo de la koncernaj aferoj, ke la popolanoj povu pli frue atenti, singardi, memsavi kaj tiel plu."

 

    Por reale altigi la praktikeblecon de la manlibro, la oficejo speciale faris vastan enketon kaj plene lernis de aliaj landoj. Tiel, la libreto estas proksima al la nova situacio de la batalo kontraŭ terorisma atako far Ĉinio kaj ĉerpis el la spertoj kaj scioj de alilandaj popoloj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments