El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉielismo akceptis intervjuon de ĈRI

| 2014-07-24
Bookmark and Share

 

    La 23an de Julio 2014 la oficejon de Xi'an-a Esperanto-Asocio vizitis ĵurnalistino Karolina XIONG Shan kaj Selena WANG Fang direktorino de Esperanta sekcio de Ĉina Radio  Internacia. Okaze de la vizito ili kunsidis kun ĉeestantaj oficistoj kaj esperantistoj ekz. Aldreno Speck el Brazilo, Pradip Ghimire el Nepalo kaj Ĉielismo WANG Tianyi, Devismo JI Wenxiang k.a. En la kunsido Ĉielismo respondis la demandojn de la ĵurnalistinoj pri preparo por AMO3 /Orienta Forumo de Esperanto okazonta en Aŭgusto 2014 kaj pri la kurso de la Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi'an en la Templo Tiefo. Sekvontan tagon por intervjui la someran kurson en Tiefo iros la ĵurnalistino Karolina akompanite de Stalino YUAN ĝenerala sekretario de Xi'an-a E-Asocio.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments