El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de ĉinaj tekstilaĵoj en Nov-Jorko

| 2014-07-25
Bookmark and Share


En la eksponejo  

 

    Inter la 22a kaj la 24a de julio en la konferenca centro Jacob K. Javits, Nov-Jorko, okazis la 15a ekspozicio de ĉinaj tekstilaĵoj kaj vestoj.

 

    La ekspozicio unuafoje okazis en la jaro 2000 en Nov-Jorko. En la pasintaj 14 jaroj la eksporta sumo de ĉinaj tekstilaĵoj kreskis de 52 miliardoj da usonaj dolaroj al 292 miliardoj. La proporcio de ĉinaj tekstilaĵoj kaj vestoj kreskis de 9,1% en la jaro 2000 al 39,8% en la tekstilaĵa importo de Usono.

 

    La ekspozicio estis organizita de la Ĉina Konsilio de Tekstila kaj Vesta Industrio. En ĝi ĉeestis 757 firmaoj el 23 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, Usono, Barato, Pakistano, Turkio, Kolombio, Italio ktp. Ili montris vestojn kaj vest-ornamaĵojn, vest-materialojn, aldonajn materialojn kaj hejmajn tekstilaĵojn.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments