El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Usono interŝanĝo inter ĉinaj kaj usonaj artistoj

| 2014-07-25
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la ekspozicio 

 


Fang Zhenghui en parolado dum la inaŭguro de la ekspozicio 

 

    Antaŭtagmeze de la 24-a de julio de 2014 laŭ la loka tempo, okazis en San- Francisko de Usono la ekspozicio pri kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj faritaj de la ĉina fama artisto Li Xiaoke, alinome interŝanĝa aktivado inter ĉinaj kaj usonaj artistoj. La malfermon ĉeestis s-ro Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, s-ro Xiao Xiayong, kultura konsilisto de la Ĝenerala Konsulejo de Ĉinio en San-Francisko de Usono, s-ro Li Xiaoke, ĉina fama kaligrafo kaj pentristo, s-ro He Li, esploristo el la Muzeo de Azia Arto, s-ro Duan Zhaonan, ĝenerala plenuma direktoro de la artista asocio de kulturoj kaj artoj de Ĉinio kaj Usono, Keith Howell, ĉefredaktoro de la eldonejo Visuals, s-ro Shu Jianhua, direktoro de la Centro de Azia Arto kaj aliaj pli ol cent personoj.

 

 
Xiao Xiayong salutas en la inaŭguro de la ekspozicio.  

 


Li Xiaoke parolas en la inaŭguro de la ekspozicio. 

 

    Intertempe, s-ro Li Xiaoke diskonigis siajn verkajn pensojn koncernajn al siaj verkaĵoj kaj sian komprenon pri la integriĝo kaj la diferenco de la artaj lingvoj orienta kaj okcidenta kun la Tuĉdesegno de la Oriento -- Tradicio, Naturo kaj Esprimo kiel la temo de la ekspozicio, kaj kune kun usonaj artistoj profunde interŝanĝis kaj diskutis pri la orienta kaj okcidenta artoj. Li eksponis ankaŭ siajn kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn verkitajn en la lastaj jaroj.

 


Duan Zhaonan en parolado dum la inaŭguro de la ekspozicio  

 


Duan Zhaonan donacis donacon al la Ĉina Internacia Eldona Grupo.  

 

    S-ro Fang Zhenghui diris, ke la arto ne havas landlimon. Dank' al la rapida disvolvo de la ĉina ekonomio, pli kaj pli oftaj internaciaj kontaktoj kaj interŝanĝoj de orienta kaj okcidenta kulturoj kaj artoj, multaj ĉinaj artistoj plie ellernis lingvo-esprimon kaj teknikon de la okcidenta arto. Ĉifoje, la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la arta fonduso de Li Keran kune okazigis la aktivadon precize por antaŭenpuŝi la komunikadon kaj interŝanĝon de orientaj kaj okcidentaj artistoj kaj diskonigi la ĉinan arton ekster la lando. Kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo daŭre laboros en la estonteco por konstrui platformon por la kulturaj interŝanĝoj. S-ro Xiao Xiayong diris ke s-ro Li Xiaoke pere de la arta salono profunde klarigis siajn artajn ideojn kaj opiniojn pri artaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj faris pli profundan artan interfluon inter Ĉinio kaj Usono. Espereble, ke en la estonteco pli da ĉinaj artistoj venos al Usono por fari interŝanĝojn kaj montri la belecon de la ĉina arto.

 


Fang Zhenghui kaj Li Xiaoke en interparolado 

 


Gvido de la inaŭguro de la ekspozicio  

 

    S-ro Li Xiaoke, filo de la ĉina fama pentristo Le Keran, sisteme studis sub la gvido de sia patro pri la pentrado de ĉinaj pejzaĝoj. Dum la heredado de la arta spirito de sia patro Li Keran, Li Xiaoke faris atenton al la esploro kaj al la integriĝo pri la ĉina tradicia kaj fremdlandaj artoj, kreis siajn proprajn pentraĵojn kun distingaj trajtoj kaj formis sian propran unikan artan stilon. Lia seria ekspozicio Hejmloko de Tuĉo pruvis sian unikan komprenon pri la arto de pentrado kaj akiris vastan laŭdon el diversaj rondoj. Krome, li havas sian propran personan penson pri la ĉina arto, tiel kiel la integriĝo kaj la diferencoj inter la ĉina kaj okcidenta artoj.

 


Kunfotado de la ĉeestantoj de la ekspozicio  

 

    La ekspozicio Tuĉdesegno de la Oriento pri kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj de Li Xiaoke kaj arta interŝanĝo inter ĉinaj kaj usonaj artistoj, estis kune organizita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la arta fonduso de Le Keran kun la celo dissendi ĝuon de la ĉina arto kaj pere de tio antaŭenigi la interŝanĝon pri diversaj kulturoj ĉinaj kaj alilandaj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

 

    Pri pentristo Li Xiaoke:

 

    Li Xiaoke funkcias kiel ŝtata unuagrada pentristo, membro de la centra esplora instituto de kulturo kaj historio de Ĉinio, tiu de la komitato de la ĉina pentrarto sub la Ĉina Artista Asocio, membro de la Ĉina Fotografista Asocio, direktoro de la arta konsilio de la Pekina Pentrarta Akademio, prezidanto de la arta fonduso de Li Keran, direktoro de la Huangshan-a pentrarta kaj kaligrafia akademio, konsilanto de la Ĉina Asocio por Transmara Amikeco, komitatano de la komitato pri arta pritaksado de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio, konsilanto de la ĉina tibeta asocio pri protektado kaj disvolvado, konsilanto de la Ĉina Pentrarta Asocio, vicprezidanto de la pentrarto pri montoj kaj riveroj sub la Ĉina Artista Asocio.

 

    Ekde la 1980-aj jaroj, s-ro Li Xiaoke pli-ol-20-foje vizitis Tibeton, la provincojn Gansu kaj Qinghai, la fonton de la rivero Jangzio, tiun de la Flava Rivero kaj aliajn tibetajn regionojn en la okcidenta parto de la lando por pentrado, fotografado kaj spertado de la vivo. En la lastaj jaroj, li multfoje iris al la montaroj Huangshan, Taihang kaj Yanshan kaj aliaj lokoj por skizado kaj pentrado. Liaj verkaĵoj plurfoje partoprenis en ekspozicioj en- kaj eksterlandaj, ricevis grandajn akademiajn premiojn kaj estis kolektitaj de artaj galerioj, gravaj institucioj kaj eksterlandaj kolektantoj. Dum la arta verkado, li organizis kaj planis serion da gravaj ekspozicioj, akademiajn interŝanĝojn kaj aliajn aktivadojn pri la arto de Le Keran, moderna arto de Tibeto, artaj interŝanĝoj inter kolegioj kaj tiel plu. La de li faritaj verko-serioj pri Pekino, Tibeto, la montaro Huangshan kaj aliaj per la originala stilo de pentrarto estas vaste ŝatataj kaj laŭdataj de ĉinaj kaj alilandaj personoj.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments