El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio pli multe subtenos Afganion

| 2014-07-28
Bookmark and Share


Sun Yuxi intervidiĝas kun afgana prezidento Karzai 

 


Sun Yuxi parolas en la gazetara konferenco.  

 

    La 25-an de julio Sun Yuxi, ambasadoro de Ĉinio en Afganio, diris intervjuate, ke Ĉinio donos al la ĉina amika najbaro Afganio pli multan subtenon en ekonomio kaj enlanda paco. Ĉinio respektas la suverenecon de Afganio kaj deziras al ĝi longtempajn pacon kaj stabilecon.

 

    Sun havis intervidiĝojn kun du prezidentaj kandidatoj, kiuj garantiis la protekton de la unueco de la landoj kaj la stabilecon de la situacio, kvankam oni nun havas diferencajn opiniojn pri la elektado.

 

    Sun diris, ke la du kandidatoj atingis interkonsenton por antaŭenpuŝi la procezon de la enlanda paco, organizigi la unuiĝintan registaron, kiu inkluzivos ĉiun flankon en Afganio.

 

    Ĉinio en la pasintaj jaroj donis al Afganio helpon en konstruado de edukado, sano kaj tiel plu. En la estonteco, Ĉinio sur baze de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado donos al Afganio subtenon en la enlanda paco kaj ekonomio por helpi ĝin fariĝi sendependa kaj forta.

 

    Ĉinio esperas pacon kaj prosperon al Afganio, kiun Ĉinio daŭre subtenos. "Mi havas fidon je la futuro de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afganio," diris Sun Yuxi.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments