El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Kunlaboroj>

Internacia transporto ekis de Xinjiang

| 2014-07-28
Bookmark and Share


Trajno veturis ekde Korla en Xinjiang en la 8a de julio.  

 

    Trajno kun 22 konteneroj ekveturis en Korla, Xinjiang, kaj atingis Novorossiysk en Rusio, trairinte la pasejon Alashan. Poste per ŝip-veturado sur la Nigra Maro la konteneroj fine atingis Mersin-havenon en Turkio en la 26a de julio post 18-taga vojaĝo.

 

    La prova itinero de la trajno longas 9 094 kilometrojn, kaj trairas Kazaĥion, Rusion kaj aliajn landojn. Antaŭ tio Xinjiang provis funkciadon de 22 vagonaroj inter Urumĉio kaj Centr-Azio, kaj estis transportitaj 2 068 konteneroj kun 30 mil tunoj da varoj.

 

    Doganaj statistikoj en Urumĉio montras, ke oficiale funkcias kvin internaciaj kargotrajnoj, kiuj iras el Ĉinio tra la pasejo Alashan, kaj kvar el ili jam fariĝis normalaj. Oni povas plenumi la formalaĵojn ĉe doganejo en Urumĉio.

 

    En la unua duono de la kuranta jaro la doganejo en Urumĉio kontrolis sume 61 kargotrajnojn, kiuj transportas ĉefe tekkomputilojn, LCD-monitorojn kaj aŭto-akcesoraĵojn al Eŭropo. Xinjiang ĉi-jare komencis du itinerojn respektive inter Urumĉio kaj Centr-Azio kaj inter Korla kaj Okcident-Azio por transporti petrol-ekipaĵojn, aŭto-akcesoraĵojn, konstrumaterialojn kaj ĉiutagajn necesaĵojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+