El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Sukcese finiĝis la 47-a ILEI-konferenco

| 2014-07-28
Bookmark and Share


Lingva festivalo: preterpasantoj interesiĝas... 

 


kaj eĉ amasiĝas... 

 


...vervo necesas por klarigi

 
 


sed foje necesas atendi... 

 


 ...ni semas, kaj semas, neniam laciĝas!

 

    Sukcese finiĝis la 47-a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), okazinta de la 19-a ĝis la 25-a de julio en Montevideo, Uruguvajo. Aliĝis 79 personoj, kaj fizike partoprenis en la konferenco 74 personoj el 26 landoj.

 

    Kiel jam raportite (http://www.espero.com.cn/2014-07/22/content_33021992.htm), la konferenco per diversaj manieroj memorigis la rezolucion de Unesko favoran al Esperanto, akceptitan antaŭ 60 jaroj ĝuste en la sama urbo. La solena inaŭguro mem, la 20-an de julio, havis lokon en la Parlamenta Palaco, en ĝia salono tuj apuda al "la Salono de la Perditaj Paŝoj", kie okazis la koncerna Ĝenerala Konferenco de Unesko en novembro-decembro, 1954.

 

    Honoraj gastoj en la solena inaŭguro

 

    Por la inaŭguro kunvenis sume 90 personoj: la partoprenantoj de la konferenco, honoraj gastoj kaj lokaj helpantoj. Inter la gastoj estis i.a. la urbestrino de Montevideo, s-ino Ana Olivera, du reprezentantoj de la Regiona Oficejo de Unesko en Montevideo inkluzive de ĝia direktorino, s-ino Lidia Brito, kaj vic-ambasadoro de Svislando en Urugvajo. La disponigo de la parlamentejo kaj la altiro de altrangaj gastoj estis merito de la loka konferenca teamo, sub la gvido de s-ino Sonia Risso.

 

    Unue la urbestrino bonvenigis la konferencanojn kaj montris klaran simpation por Esperanto. Sekvante ŝin, la direktorino de la Unesko-oficejo salutis la konferencon, dirante, ke Unesko kaj la Esperanto-movado dividas multajn komunajn valorojn. En sia salutparolado la vicprezidanto de UEA, s-ro Stefan MaGill, akcentis, ke Esperanto kontribuas al la protektado de multlingveco en la mondo.

 

    Prelegoj dum la inaŭguro

 

    Nun sekvis du 20-minutaj prelegoj nur en Esperanto. Unue, s-ino Marija Jerković el Kroatio faris lumbildan prezenton pri longa preparlaboro antaŭ la 8-a Ĝenerala Konferenco de Unesko kaj precipe pri la defiaj "luktoj" de Ivo Lepenna kaj la loka helpa teamo por sukcese "revoĉdonigi" la unu fojon malakceptitan rezolucion favoran al Esperanton dum la konferenco.

 

    En la dua prelego s-ino Mirejo Grosjean el Svislando, la prezidantino de ILEI, provis doni pli vastan kuntekston al tiuj dramecaj momentoj kaj tiri el la historio kaj de la agprincipoj de Lapenna receptojn por nia estonta agado, interalie ĉe Unesko. Fine, post gvidita trarigardo de la Parlamenta Palaco, oni memore plantis gujavan arbeton en la ĝardeno de la Parlamenta Palaco. Apude estis malkovrita ŝtonplako kun la teksto: Esperanto kaj Unesko – ligitaj tra sesdek jaroj – 1954-2014.

 

    Bunta konferenca semajno

 

    Posttagmeze de la sama tago, la Komitato de ILEI komencis sian laboron. Ĝi ne nur elektis du novajn honorajn membrojn - la forpasintan prof-on Helmar Frank kaj s-ron Robert Moerbeek, kiu mem ĉeestis la konferencon - sed ankaŭ kvar novajn landajn sekciojn: tiujn en Irano, Hispanio, la Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa) kaj Bulgario. Krome oni decidis, ke la revuo Juna Amiko ekde la venonta jaro aperos je kvar anstataŭ ĝis nunaj tri numeroj jare.

 

    Dum la semajno la partoprenantoj povis regali sin per tre bunta aro da programeroj. Inter ili, certe menciindas surstrata lingva festivalo, aranĝo por konsciigi al la publiko la diverslingvecon de la mondo. Spite al iom malvarma vetero partoprenantoj de la konferenco iris surstraten kun afiŝoj, disdonis informilojn kaj klarigis al interesitoj pri siaj propraj lingvoj altirante la atenton de la publiko. Alia menciindaĵo estas la simpozio pri la konferenca temo "Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj", okazinta la 24-an de julio, kiu fokusiĝis i.a. pri la situacio de indiĝenaj lingvoj en Latinameriko kaj aliloke.

 

    Finiĝis la konferenco, sed laboroj daŭras

 

    En la fermo, la 25-an de julio, oni adoptis rezolucion, kiu rekomendas al UNESKO "noti la gravecon de la egalrajtiga, diskriminaci-malhelpa rolo de la Esperanto-insturado por pacedukado" kaj "plu subteni tiun agadon de Esperanto-instruantoj" , kaj aliflanke rekomendas al siaj sekcioj i.a. ekrilati kun nacia UNESKO-komisiono, peti ĝian aŭspicion por la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto en Svislando, kaj "utiligi en ĉiunivelaj kursoj materialojn pacedukajn, kulturdiskonigajn kaj sciencpopularigajn". Plena teksto de la rezolucio estas legebla ĉe: http://ilei.info/.

 

    Post la fermo grupo de 45 konferencanoj forlasis per buso la urbon Montevideo. Survoje la buso surŝipiĝis kaj atingis Bonaeron ene de 75 minutoj. Multajn el ili atendas same laborplena Universala Kongreso, ĉar ILEI devos ludi centran rolon por okazigi la Tagon de Kapabligo, kiu antaŭe nomiĝis la Tago de la Lernejo.

 

    El la retejo de ILEI (http://www.ilei.info/) kaj la blogo de Mireille Grosjean (http://mirejo3.blogspot.com)

 

    Fotoj, ĉiuj pri lingva festivalo, faritaj de Bharat Kumar Ghimire

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments