El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉina E-delegacio en la 99-a UK

| 2014-07-29
Bookmark and Share


En la kongresejo de la 99-a UK 

 


Fang Zhenghui (la dua de maldekstre) en interparolo kun Carlos Regazzoni 

 


Kunfotiĝo de Mark Fettes kaj la reprezentantoj de la ĉina E-delegacio  

 

    Antaŭtagmeze de la 27-a de julio laŭ la loka tempo solene inaŭguriĝis la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en la teatro Metropolitano en la centro de Bonaero, ĉefurbo de Argentino. Al la inaŭguro ĉeestis la ĉina E-delegacio, kiun gvidas Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG, supera organizo de la redakcio de El Popola Ĉinio).

 

    La kongreso havas la temon pri la heredo kaj disvolvo de internacia E-movado, sub ĝi kunvenis malpli ol mil reprezentantoj el 56 landoj. Sinjoro Mauricio Macri, urbestro de Bonaero, respondecas kiel la alta protektanto de la kongreso.

 

    Antaŭ la kongreso, Fang Zhenghui interŝanĝis la opiniojn pri la ĉina E-movado, amikecaj rilatoj inter Ĉinio kaj Argentino kaj interkomunikado de Pekino kaj Bonaero kun Mark Fettes, prezidanto de UEA, Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, Carlos Regazzoni, reprezentanto de la argentina registaro kaj ĝenerala sekretario de la ministerio de edukado de Argentino.

 

    Fang Zhenghui diris, ke la kongreso estas festivalo por la tutmondaj esperantistoj, kiuj intertempe faras interŝanĝojn, konatiĝas kun amikoj kaj dissemas verdajn stelojn. Ĉi-foje ĈIEG, kunlabore kun la Informa Oficejo de la Popola Registaro de Pekino, okazigis la ekspozicion de fotoj kun la temo Ĉarma Pekino ĉe la kongresejo en la celo malfermi la fenestron al diverslandaj esperantistoj por koni pri Pekino kaj sekve pri Ĉinio profitante de ĉi tiu bona ŝanco.

 

    Mark Fettes bonvenigis la ĉinan E-delegacion, alte taksis la E-movadon en Ĉinio kaj interesiĝis pri la programeroj Ĉina Tago kaj la ekspozicio. Carlos Regazzoni diris, ke Ĉinio kaj Argentino havas bonajn interrilatojn dum longa tempo, kaj Pekino kaj Bonaero estas ĝemelaj urboj, oni esperas pluapaŝe pliigi la amikecon kaj multigi kunlaborojn dum la kongresa periodo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments