El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La ĉina E-delegacio de la 99-a UK okazigis la agadon -- Ĉina Tago

| 2014-07-29
Bookmark and Share

 
Fang Zhenghui donas al Osmo Buller la Premion de Kontribuo al Esperanta Amikeco. 
 
 
Han Kai donacas al Osmo Buller videodiskon de la dokumenta filmo Longa Rivero
 
 
Cao Shengqiang en parolo 
 
 
Wang Ruixiang en parolo  

    Posttagmeze de la 27-a de julio laŭ la loka tempo la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis la agadon Ĉina Tago en la hotelo Colon de Buenos-Ajreso, ĉefurbo de Argentino. Ĝin ĉeestis Han Mengtang, kultura konsilisto de la ambasadorejo de Ĉinio en Argentino, Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, kaj ĉirkaŭ 100 esperantistoj el pli ol 20 landoj.

 

    Dum la agado Fang Zhenghui, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, donis al Osmo Buller la "Premion de Kontribuo al la Esperanta Amikeco". En la nomo de ĈEL Fang dankis lin pro liaj subteno kaj helpo al la ĉina E-movado dum la pasintaj multaj jaroj.

 

    Wang Ruixiang, vicprezidanto de ĈEL kaj ĝia ĝenerala sekretario, konigis al la ĉeestantoj la staton de la ĉina E-movado dum la jaroj 2013 kaj 2014 kaj kunlaborojn de ĈEL en la ekonomia, komerca, eduka, diplomatia kaj aliaj kampoj. Li konigis ankaŭ uzadon de Esperanto en la amaskomunikilo Ipernity fare de la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Esperantan version de la revuo Ĉina Diĝesto en la formo iPado

 

    Cao Shengqiang, direktoro de la Zaozhuang-a Instituto, konigis la novan progreson de la instituto en konstruado de la Esperanto-Muzeo. Li atendas, ke pli multaj esperantistoj zorgu pri la konstruado de la Esperanto-Muzeo plej granda en Azio. Han Kai, vicprezidanto de la Pekina Federacio pri Soci-sciencaj Rondoj, konigis la grandan Esperantan dokumentan filmon Longa Rivero faritan de la federacio kaj donacis ĝiajn videodiskojn al UEA kaj la Argentina Esperanto-Asocio.

 

    Multaj ĉeestantoj opinias, ke la ĉina E-movado multe progresis kaj aparte ĝojiga estas la konstruado de la Esperanto-Muzeo en Zaozhuang, farado de la Esperanta dokumenta filmo kaj kunfandiĝo de Esperanto kaj novaj amaskomunikiloj. Ili esperas plue intensigi komunikadon kaj interŝanĝon kun ĈEL kaj ĉinaj esperantistoj. Kelkaj esperantistoj demandis pri la planoj de ĈEL pri E-movado dum la venontaj du jaroj kaj prezentis siajn opiniojn kaj proponojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments