El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hamas rifuzis pafoĉesigon kaj Israelo rekomencis la militan agadon en Gaza

| 2014-07-29
Bookmark and Share


Blendita aŭto de Israelo iranta ĉe landlimo de Israelo kaj Palestino 

 


Gaza dum pafo-ĉesigo  

 

    Frumatene de la 27-a de julio laŭ la loka tempo la Islama Rezista Movado de Palestino (Hamas) diris, ke nur se la israelaj armeoj restos en la regiono Gaza, ĝi ne akceptos iun ajn interkonsenton pri pafo-ĉesigo. En la sama tago la Israelaj Fortoj de Nacia Defendo publikigis deklaron, ke dum la humanisma pafoĉesigo Hamas ankoraŭ senĉese pafis raketpafaĵojn al Israelo kaj pro tio la israelaj armeoj decidis ĉiuflanke rekomenci la militan agadon en Gaza.

 

    Meznokte de la 26-a de julio la israela kabineto de sekureco aprobis la rezolucion pri longigo de la humanisma pafo-ĉesigo ĝis la nokto de la 27-a de julio.

 

    Sami Abu Zuhri, proparolanto de Hamas diris en la deklaro, ke se la interkonsento pri humanisma pafo-ĉesigo ne tuŝas "kompletan evakuon de la israelaj armeoj el la regiono Gaza" kaj "garantion de hejmoreveno de la palestinaj rifuĝintoj, kiuj foriris de sia hejmo por eviti militfajron, por serĉi kadavrojn de viktimoj", Hamas ne akceptos ĝin.

 

    Antaŭ nelonge Palestino kaj Israelo akceptis la interkonsenton pri 12-hora humanisma pafo-ĉesigo proponitan de la Unuiĝintaj Nacioj. Laŭ la interkonsento la du flankoj ĉesigis pafadon de la 8-a horo de la 26-a de julio ĝis la 20-a horo de la sama tago. Post fino de la pafoĉesigo Israelo konsentis longigi la pafo-ĉesigon dum 4 horoj, sed tio estis rifuzita de Hamas. La lasta diris, ke la longigo de la humanisma pafo-ĉesigo ne povos fini la 7-jaran blokadon de Israelo en la regiono Gaza. Post tio la Hamas konfirmis, ke ĝi pafis du raket-pafaĵojn al Israelo.

 

    Laŭ statistiko de la palestina departemento pri sano, la israela milit-agado, kiu komenciĝis en la 8-a de julio, kaŭzis la morton al pli ol mil palestinanoj kaj vundiĝon al pli ol 6 mil homoj. La mortintoj kaj vunditoj plejparte estas ordinaraj civitanoj. Dum la pafo-ĉesigo lokaj kuracistoj kaj flegistoj trovis almenaŭ 140 kadavrojn de palestinanoj el ruinoj de domoj bombe detruitaj de la israelaj armeoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments