El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La UK en Bonaero–"kongreseto" ne malbona sed retkonekto malbona

| 2014-07-29
Bookmark and Share


Kunsido de la UEA-Komitato (Fotoj kompleze de Bharat Ghimire) 

 


Parto de la estraro de UEA dum komitat-kunsido 

 


Lucille Harmon (maldesktre) kaj Bharat Ghimire 

 


Dum la Movada Foiro, vespere de la 26-a de julio 

 

    La 99-a Universala Kongreso komenciĝis en Bonaero, Argentino. En la nuna reta epoko multaj el tiuj kiuj ne sukcesis fizike ĉeesti, foje rete serĉas informojn pri la irado de la kongreso. Kaj ankaŭ redaktoroj de la Esperantaj amaskomunikiloj.

 

    Libera Folio (http://liberafolio.org/) ankaŭ ĉi-jare petis Jukka Pietiläinen, fakulon pri ĵurnalismo, kiu faris solidan laboron por raporti pri la rejkjavika UK pasintjare (kaj, parenteze, ĉi-jare aperis lia libro Homoj de Putin ĉe la Flandra Esperanto-Ligo). Jam ĉe Libera Folio aperis liaj tri artikoloj pri la UK kun sufiĉe ampleksa enhavo. Ankaŭ El Popola Ĉinio jam reproduktis unu el ili.

 

    "Kongreseto"–kial ne?

 

    Kvankam, kiel en ĉiu UK, la nombro de partoprenantoj certe grandiĝos dum la semajno pro surlokaj aliĝoj, la ĉi-foja kongreso restos sufiĉe malgranda. Jukka prognozas, ke la kongresanaro en Bonaero riskas esti eble la plej malgranda depost 1920 (den Haag, Nederlando, kun 408 aliĝintoj). Pro la malgrandeco de la kongreso la inaŭguro ne povis okazi en la ĉefa kongresa hotelo Panamericano sed en la teatro Metropolitano. Fakte la kongresaj programeroj okazas en tri apartaj lokoj, kiuj tamen distancas unu al alia nur je 600 metroj.

 

    Rekorde malgranda UK en si mem tamen ne estus malbona el la vidpukto de partoprenantoj, ĉar kongreseto kun kelkcent personoj ebligas pli multe da reciproka konatiĝo. En iuj landoj landa kongreso povas havi pli grandan gregon, sed post ĉio nun en Bonaero okazas la "universala": ĉi-jare oni parolas pri 56 landoj reprezentitaj almenaŭ laŭ aliĝoj.

 

    En la kongresejo oni malfacile retumas

 

    Lastatempa novaĵ-mesaĝo de Ret-info (http://www.eventoj.hu/ret-info.htm) citas fejsbukan afiŝon de Johannes Mueller el Germanio, kiu plendas: "En la UEA-kongresejo ne estas retkonekto. Oni sendas retumemulojn al la apuda McDonalds por 'uzi interreton'. Ŝajne UEA ne komprenis, ke interreto ne estas nur por la amuziĝo de la retumemuloj sed ĝi ankaŭ videbligas UK-n al la ekstera mondo. Vere ege embarase. Plej prestiĝa kongresejo de la urbo kaj ne estas retkonekto. Pli bone oni ne povas montri ke UK restis en la 20-a jarcento. Tio nepre ne plu okazu."

 

    Ankaŭ El Popola Ĉinio mem ricevis mesaĝon de alia kongresanino el Japanio, kiu diras: "En la kongresejo ne ĉie oni povas uzi vifion kaj nur 30 minutojn po persono. Pro tio ne eblas multe uzi iPad-on." Ŝia provo sendi al ni fotojn ne bone funkcias, almenaŭ ĝis nun. Tio supozigas, ke la retkonekto ne tre glate funkcias en la kongresejo. Verŝajne kulpas malmodernaj priaj ekipaĵoj de la ejo.

 

    Por via agrabla "kongresretumado"

 

    Restas al ni deziri al la kongresanoj agrablajn kongresajn tagojn. Ni ne povas helpi al vi plibonigi vian retkonekton. Al ne-kongresanoj ni deziras agrablan retumadon por serĉi novaĵojn pri la kongreso ekzemple ĉe:

 

    - Libera folio (http://liberafolio.org/)

 

    - UEA (http://www.uea.org/) aŭ (http://www.uea.org/kongresoj/uk_2014.html), kie eblas legi kongresan kurieron Bonaera voĉo.

 

    - El Popola Ĉinio (http://www.espero.com.cn/node_7208530.htm)

 

    - Ĉina Radio Internacia (http://esperanto.cri.cn/other/14sjdh/index.html)

 

    - Pola Retradio (http://pola-retradio.org/)

 

    Kaj fine por ke vi povu flari la etoson de la kongreso jen kelkaj priaj fotoj, kvankam ili ne rilatas rekte al la temo de tiu ĉi artikolo, kaj ni klopodos daŭrigi tion dum la venontaj tagoj!

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments