El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Mesaĝo de Louis C. Zaleski Zamenhof al la 99­a UK en Bonaero

| 2014-07-29
Bookmark and Share

    Sinjoro Prezidanto, Estimataj Gesinjoroj, Karaj Geamikoj,

 

    Vi alvenis el diversaj, malproksimaj

 

    landoj al la bela urbo de BUENOS AIRES, la ĉi­semajna ĉefurbo de Esperantujo, por kongresi kaj trovi respondon al la kongresa demando: "Ĉu la nepoj nin benos?" Fakte, vi ŝatus trovi ne nur la respondon sed ankaŭ la solvon, por ke ili efektive nin benu!

 

    Mi mem estas nepo, sian Avon benanta – do, ĉe la Avo la rimedon mi serĉas. Tiun rimedon mi ĵus trovis en poemo Lia:

 

    Obstine antaŭen! La nepoj vin benos

 

    se vi pacience eltenos.....

 

    ...rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

 

     ni iru la vojon celitan...

 

    Liaj vortoj, esprimitaj antaŭ almenaŭ jarcento, daŭre estas validaj. La nepoj nin benos, se, danke al nia kontribuo, ili vivos en mondo, kiu neniam plu konos militojn, en mondo de interkompreno kaj de reciproka toleremo, mondo de amikeco, mondo en kiu la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.

 

    Mi deziras al vi ĉiuj – kaj same al mi mem – tre sukcesan kongreson!

 

La Nepo

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments