El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yao Ming estis elektita kiel ambasadoro de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj

| 2014-07-31
Bookmark and Share


Yao Ming, ambasadoro de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj

 

    La 28-an de julio la Internacia Olimpika Komitato anoncis, ke fama ĉina korbopilkisto Yao Ming estis elektita kiel ambasadoro de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj. Dum la Olimpikoj Yao Ming iros al Nankino por dividi kun junaj sportistoj siajn spertojn, prezenti al ili siajn proponojn kaj kuraĝigi ilin praktiki kaj daŭrigi la spiriton de la Junularaj Olimpikoj.

 

    Ekde la 1-a Singapuraj Junularaj Olimpikoj la Internacia Olimpika Komitato elektas ambasadorojn por ĉiuj Junularaj Olimpikoj. Iliaj taskoj estas disvastigi la Olimpikojn kaj kuraĝigi junulojn pozitive partopreni kaj ĝui sportojn. Usain St. Leo Bolt, fama jamajka sprintisto, Michael Fred Phelps, fama usona naĝisto, Yelena Isinbayeva, fama rusa stangosaltistino, servis kiel ambasadoroj de la Singapuraj Junularaj Olimpikoj. Krom Yao Ming, la ambasadoroj de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj inkluzivas de Yelena Isinbayeva, Chad le Clos, sud-afrika naĝisto, kaj Michelle Wie, koredevena usona golfistino.

 

    La Junularaj Olimpikoj estis iniciatitaj de Count Jacques Rogge, eksprezidanto de la Internacia Olimpika Komitato kun la celo grandigi la influon de la olimpika spirito en junuloj. La Junularaj Olimpikoj tuŝas konkursojn de 28 sportbranĉoj kaj en ĝi partoprenas gejunuloj en la aĝo de 15 al 18 jaroj . En la jaro 2010 Nankino ricevis la trajton por gastigi la 2-ajn Somerajn Junularajn Olimpikojn, kiuj okazos de la 16-a ĝis la 28-a de aŭgusto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments