El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La UK en Bonaero – laŭlanda, laŭgeneracia konsisto de la kongreso

| 2014-07-31
Bookmark and Share

    Pri la generacia konsisto de la ĉi-foja UK Jukka Pietiläinen notis ĉe Libera Folio : "Ĝenerale la meza aĝo de partoprenantoj ŝajnas eĉ pli alta ol kutime, tamen inter la pli junaj partoprenantoj estas multe da sudamerikanoj."

 

    Aliflanke, kun iom pli optimisma tono konstatas Barbara Pietrzak ĉe la Pola Retradio, en ĝia elsendo el la 29-a de julio: "la 99-a Universala Kongreso karakteriziĝas evidente pro tio, ke ni renkontas ĉi tie multajn samideanojn el Latinameriko, tute aparte evidente el Argentino, Brazilo sed ne nur. Alia karakterizaĵo estas, ke estas tre multaj junuloj".

 

 

Vervas José Antonio Vergara, estrarano de UEA (Fotoj kompleze de KITAGAWA Ikuko) 

 

 

Kongresa balo 

 

 
Veronika Poór dum AIS-prelego 

 

    Mi ĉi tie parentezas, ke tiu ĉi elsendo la Pola Retradio donas bonan superrigardon al la kongresaj sesioj marde, la 29-an de julio: Tago de Kapabligo, prelegoj pri Argentino, flutkoncerto kaj junularaj aranĝoj.

 

Kalkuli surbaze de la laŭlanda UK-listo

 

    Nu, ni reprenu la fadenon. Ne estas facile ekscii pri la generacia aspekto, sed pri la laŭlanda tio estas relative facila tasko. Ni povas utiligi la laŭlandan liston de la aliĝintoj ĉe la retejo de UEA. Kvankam kompreneble ne ĉiuj aliĝintoj sukcesas montri sin en la kongresejo, ni povas havi ian bildon, imagon pri la temo. Por komparo ni aldonas ankaŭ la ciferon de la lasta jaro: t.e. nombron de la aliĝintoj el la koncerna lando al la 98-a UK en Rejkjvaiko. Tiucele ni uzis la donitaĵojn aperintajn sur la kongresa libro. Jes ja, eble la kongreso en Islando ne estus tute tipe eŭropa sed tio verŝajne ne multe gravas por ekscii pri la ĝenerala tendenco de la aliĝoj el Latinameriko:

 

    -Argentino (59/3)

 

    -Brazilo (154/28)

 

    -Ĉilio (7/1)

 

    -Dominika Respubliko (1/0)

 

    -Gvajano (0/1)

 

    -Kolombio (3/2)

 

    -Kostariko (2/3)

 

    -Kubo (7/4)

 

    -Meksiko (8/2)

 

    -Nikaragvo (2/0)

 

    -Peruo (1/0)

 

    -Uruguvajo (9/0)

 

    -Venezuelo (4/0)

 

    Do aliĝis 257 personoj el latinamerikaj landoj, dum al la UK en Rejkjaviko nur 43. Kompare kun la lasta jaro, la latinamerikanoj en la ĉi-jara kongreso kvinobliĝis. Laŭ la sama retejo aliĝis entute 659 personoj al la bonaera UK. Se ni hipotezas, ke el ili 500 nun sukcesas esti en Bonaero, tio signifas, ke duono de la kongresanaro venas de Latinameriko.

 

    Tio rememorigis al mi respondon de Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, al Libera folio , unu monaton antaŭ la komenciĝo de la nuna UK: "Pro sia universaleco UK devas foje okazi ankaŭ en lokoj, kiuj ne estus konsidereblaj, se oni farus la elekton nur laŭ financaj kalkuloj".

 

    Reirante al la komence priparolita artikolo, ankaŭ Jukka rimarkigas tie, ke: "multaj inkluzive de la prezidanto de LKK, partoprenas sian unuan Universalan Kongreson". Se ni estas movado aŭ komunumo por tiu aŭ alia speco de espero, ni devas blovi "Novan Senton" ne nur en la mondon sed ankaŭ en la koron de unuopaj esperantistoj. Kaj supozeble la ĉi-foja kongreso estas sukcesanta doni al multaj latinamerikanoj ilian unuan UK-on, kiu espereble estu esperdona. Se la respondo estas jesa, ne malbona rezulto, ĉu?

 

Sondokumentoj pri la kongreso ankaŭ ĉe El Popola Ĉinio

 

    Nun ankaŭ en la kongresa rubriko de nia retejo estas aŭdeblaj pluraj sonmaterialoj, ĉefe pri la solena inaŭguro, inkluzive de la festparolado de Mark Fettes. Pri tio ni dankas al Trezoro (Huang Yinbao), kiu afable permesis al ni la uzon de liaj registraĵoj. Estas konate, ke en la lasta jaro li eniris en la tiam fonditan Konsilion de UEA. Krome en aŭgusto li organizos en Xi'an, Ĉinio, la Orientan Esperanto-Seminarion, kiu fakte estas AMO-4, la aktivul-kapabliga aranĝo kvara en la vico, iniciatita de la monda organizaĵo.

 
 La Boca

 

Interesa arkitekturo de La Boca 

 

    Tiun ĉi artikolon akompanas fotoj ne tre ĵusaj, sed ni sentis, ke ili estas aperigindaj por sentigi al vi la kongresan etoson. Krome estas aldonataj du fotoj pri la bonaera kvartalo La Boca, fama plurrilate – pro tango, pro radikalismo, pro futbala teamo, pro buntkolore farbitaj domoj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments