El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Supera spiono" monitoras satelitojn

| 2014-08-01
Bookmark and Share


Raketo Delt-IV enorbitigas la du satelitojn.  

 

    Posttagmeze de la 28a de julio en Florido la usona aerarmeo lanĉis du satelitojn "supera spiono" por seninterrompe monitori alilandajn satelitojn.

 

    Enorbitiĝinte la du satelitoj iradas je 36 mil kilometroj for de la Tero. Ĉe tiu alteco moviĝas ankaŭ kosmoŝipoj, telekomunikaj satelitoj kaj skolt-satelitoj de diversaj landoj. Tiuj du nove lanĉitaj satelitoj seninterrompe monitoros ilin por malebligi atakon de aliaj landoj al usonaj satelitoj.

 

    Krome la du satelitoj povos lokalizi kosmajn rubojn multe pli precize ol tera radaro. La teraj spur-sistemoj povas trovi kosmajn rubojn nur je la diametro de pli ol dek centimetroj. La usona aerarmeo trovis kaj sekvas pli ol 23 mil pecojn da kosmaj ruboj. Tamen la preciza kosto de la spurado estas nekonata.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments