El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉina delegacio de la 99-a UK interŝanĝis kun brazilaj esperantistoj

| 2014-08-01
Bookmark and Share

 

    La 30-an de julio la seskapa ĉina delegacio de la 99-a UK vizitis la Rio-de-Ĵanejran Brazilan Esperanto-Asocion de Brazilo kaj estis invitita partopreni la E-instruadon de la Centro Federacia de Teknologia Edukado (CEFET). Dume la dulandaj esperantistoj interparolis. La respondeculo de la asocio diris, ke kvankam la distanco inter Ĉinio kaj Brazilo estas longa, tamen dank' al Esperanto la du popoloj realigis la senbarajn interŝanĝon kaj komunikadon. Tio estas miraklo! La lernantoj de CEFET venis el malsamaj naciecoj, la E-aktivadoj helpis ilin plivastigi vidkampon kaj multigi ŝancojn interkomunikadajn. Wang Ruixiang, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina E-Ligo, dankis la inviton de la asocio. Li diris, ke li persone sentis ĝojon alportitan de Esperanto en Brazilio. Kvankam la vivoj de dulandaj popoloj estas tute malsamaj, tamen la internacia lingvo konstruis por ili platformon por interkomunikado. Post la kunveno la ĉinaj reprezentantoj akompanitaj de la lernantoj vizitis la muzeon de la dua mondmilito kaj tie ili kune preĝis por la monda paco.

 

    Brazilo estas unu el la landoj, en kiuj Esperanto estas vaste uzata. En la lando estas pli ol cent E-klubojn, ĝiaj membroj uzis la lingvon en multaj kampoj, nome religio, turismo, komerco, kulturaj interŝanĝoj kaj tiel plu.

 

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments