El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La UK en Bonaero – interne matĉo futbala, ekstere krizo ekonomia

| 2014-08-01
Bookmark and Share

 

Kongresa futbal-matĉo

 

   Ĵus - ĉirkaŭ je la 9-a vespere, ĵaŭde, la 31-an de junio laŭ la argentina tempo - finiĝis la futbala matĉo inter la teamo de la armena komunumo en Argentino kaj tiu de Esperanto. "La plej nekutima programero de la 99-a Universala Kongreso", diris pria Gazetara Komuniko de UEA. La amika matĉo okazis en la stadiono Polideportivo Colegiales. La esperantista teamo konsistis el dudek personoj plejparte argentinaj, sed unuopuloj venis ankaŭ el Brazilo, Kolombio, la Demokratia Respubliko Kongo, Kubo, Nikaragvo kaj Rusio.

 

Esperantistaj futbalistoj (Fotoj de KITAGAWA Ikuko) 

 

 Verdaj futbal-apogantoj

 

 

 Mark Fettes parolas ĉe la stadiono

 

     Ĉe la fejsbuka konto de la 99-a UK aperis alvoko, kiu diris: "Venu hodiaŭ apogi nian teamon en la unua oficiala matĉo de la NF-Board kontraŭ la argentin-armena komunumo". La NF-Board estas internacia asocio de futbalaj teamoj de regionoj, minoritataj kaj senŝtataj popoloj, kiuj ne membras en FIFA.

 

    La rezulto estis 8-3: la esperantista teamo malvenkis. La teamo de armen-devenaj argentinanoj ricevis la "Pokalon de la internacia amikeco" de la Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj (CSANF), kiu reprezentas la alternativan futbal-federacion en tiu ĉi kontinento. Malgraŭ la esperantista malvenko, KITAGAWA Ikuko skribis al ni, ke "ĉiuj emociiĝis pro la internacia solidaro, kiu formis la esperantistan teamon".

 

 Ekonomia krizo argentina

 

    Antaŭ la alveno de tiu novaĵo, fakte ne estis multe da haveblaj novaĵoj pri la kongreso. Mi preskaŭ ekvolis konsoli min per jenaj vortoj: neniu novaĵo, jen bona novaĵo… Sed pri la gastiganta lando mem venis malbona novaĵo en la sama tago, la 31-an: Argentino falis en la staton de parta nepagipoveco je ŝuldoj pro publikaj biloj, por la dua fojo 13 jarojn post la unua, pro la fiasko de negocado inter la argentina registaro kaj ĝiaj ŝuldohavantoj en Novjorko. Inter Esperantaj amaskomunikiloj ĝis nun menciis tion nur HeKo.

 

 Rigardo al la daŭripova estonteco? (Fotoj de Trezoro [Huang Yinbao])

 

 Dum la solena inaŭguro

 

      Cristina Fernandez de Kircher, la ŝtatprezidantino de Argentino, en sia parolado neis, ke la lando fariĝis teknike nepagipova, kvankam la perspektivo de la argentina ekonomio tute ne estas klara. Sed ne estas konate, kiom la kongresanaro en Bonaero atentis tiun ĉi novaĵon – malgraŭ la nuna reta epoko, oni povus supozis, esperantistoj restus nur fosantaj sian sulkon. Sed iuj eroj de la kongreso ja tuŝas temojn parencajn: ĉar la kongresa temo parolas pri "Streboj al daŭripova estonteco", iuj prelegantoj klare referencas ekzemple la daŭripovan ekonomion, kiel ni jam raportis aliloke.

 

Plia kalkulado kaj korektendo

 

    Jen io multe pli simpla ol la financa krizo landa. Laŭ la ĵaŭda numero de la kongresa kuriero Bonaera voĉo la kongreso nun havas 694 aliĝintojn. Se daŭre obsediĝi pri kalkulado de ciferoj, inter tiuj 38 evidente surlokaj aliĝintoj 32 estas latinamerikanoj (19 el Brazilo, 9 el Argentino, 2 el Kolombio, po 1 el Nikaragvo, Uruguvajo, Kolombio). Multaj certe interesiĝas pri la nombro de la efektivaj partoprenantoj, aparte ĉi-jare pro multe da paroloj pri la malgrandeco de la kongreso, sed la kutimo estas, ke la totala nombro de la aliĝintoj fine iĝos oficiala kaj registriĝos kiel tia en la listo de la ĝisnunaj UK-oj.

 

      Fine mi devas korekti ion kion mi skribis antaŭe: ŝajne la festparolado de Mark Fettes estis sufiĉe frue, jam la 27-an de julio, aŭskultebla ankaŭ ĉe la ipernity-konto de Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera folio, al kiu estis metita ligo ĉe unu el ĝiaj prikongresaj raportoj: "Mark Fettes unuafoje inaŭguris Universalan Kongreson". Do, la Pola Retradio ne estis la sola, kiu frue disaŭdigis la Fettes-paroladon, dum restas fakto, ke la skribita teksto iĝis havebla nur iom poste. 

 

 Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments