El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉina Esperanta delegacio vizitis mediatan organizon kaj ĵurnalisman instituton de Brazilo

| 2014-08-01
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 31-a de julio laŭ la loka tempo en Rio-de-Ĵanejro de Brazilo la ĉina Esperanta delegacio vizitis la mediatan grupon HD kaj la ĵurnalisman instituton Pinheiro Gimalanais, kaj renkontiĝis kun Valdeal Richa, prezidanto de la brazila instituto pri politikoj kaj parlamentanaj konsultoj.

 

    Dume s-ro Wang Ruixiang, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj ĝia vicprezidanto, konigis laborojn de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, tiujn de la redakcio de El Popola Ĉinio kaj tiujn de la Ĉina Esperanto-Ligo en eldonado kaj en internaciaj kulturaj interŝanĝoj. Li montris al la ĉeestantoj de la renkontiĝo la elektronikan revuon Ĉina Diĝesto en la hispana lingvo kaj tiu en Esperanto. Cao Shengqiang, direktoro de la Zaozhuang-a Universitato, prezentis staton pri la Ĵurnalisma Kolegio de la Zaozhuang-a Universitato kaj pri ĝiaj eksteraj interŝanĝoj.

 

    En la nomo de la loka organizo Valdeal Richa esprimis sian bonvenon al la delegacio. Li esperas, ke la du flankoj antaŭenpuŝos dulandajn kunlaborojn inter amaskomuniloj kaj en edukado. Valter Deego, prezidanto de la grupo HD, diris, ke Brazilo kaj Ĉinio reciproke estas la gravaj komercaj partneroj, tamen la interkonatiĝo inter la dulandaj popoloj ankoraŭ restas ne sufiĉe profunda. Pro tio la dulandaj amaskomunikiloj devas intensigi reciprokajn kunlaborojn kaj interŝanĝojn por akceli kompreniĝon kaj konfidon inter la dulandaj popoloj. La grupo HD esperas fortigi kunlaborojn kun la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio por interŝanĝi informojn kaj antaŭenpuŝi kunlaborojn en eldonado kaj en aliaj flankoj. Andre Louis, direktoro de la instrua fako de la instituto, prezentis la bazan staton de la instituto kaj esperas fari pluajn interŝanĝojn kun la Zaozhuang-a Universitato. Dum la interparolo la institutoj kune kun la Zaozhuang-a Universitato atingis kunlaboran intencon.

 

    La grupo HD estas eldona organizo en Brazilo. Ĝi respondecas pri eldonado de kvin revuoj kaj klopodas por fari kunlaborojn kun Ĉinio en ĵurnalisma kampo. La ĵurnalisma instituto Pinheiro Gimalanais, ĝuanta grandan renomon en Rio-de-Ĵanejro, estas privata instituto, ĝi havas fakojn de ĵurnalismo kaj produktado de filmoj kaj videoj.

 

 

Redaktoroj: Gao Xin kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments