El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis 6.5-grada tertremo en Yunnan de Ĉinio

| 2014-08-04
Bookmark and Share


Transportado de vunditoj 

 


Ludian post la tertremo  

 

    Je la 16-a horo kaj 30 minutoj de la 3-a de aŭgusto en Ludian-gubernio (ĉe la norda latitudo je 27.1° kaj la orienta longitudo je 103.3°) de la urbo Zhaotong en Yunnan-provinco de Ĉinio okazis 6.5-grada tertremo kun la hipocentra profundeco de 12 kilometroj. Laŭ unuapaŝa statistiko, ĝis la 2-a horo kaj 30 minutoj de la 4-a de aŭgusto la tertremo kaŭzis la morton al 367 homoj, vundiĝon al 1 801 homoj, kaj 57.2 mil homoj estis urĝe translokitaj.

 

    Iu loĝanto en Ludian diris, kiam okazis la tertremo li en 5-etaĝa hejmo sentis fortan skuadon kaj iuj malgrandaj objektoj falis. Li vidis, ke multaj homoj kuris sur stratojn. Post okazo de la tertremo kurento interrompiĝis kaj poŝtelefonoj malfunkciis. Iu lokanoj diris, ke kiam okazis la tertremo li veturigas aŭton kaj sentis evidentan skuadon kvazaŭ en ŝipo.

 

    Laŭ raporto de la ludian-a registaro, ĝis la 20-a horo de la 3-a de aŭgusto la tertremo kaŭzis disfalon de pli ol 12 mil domoj kaj detruon de pli ol 30 mil domoj. La trafiko, elektro kaj telekomunikado estis rompitaj.

 

    10 minutojn post okazo de la tertremo la urĝa savtaĉmento konsistanta el 115 oficiroj kaj soldatoj portantaj viv-trovajn instrumentojn, lumigajn instalaĵojn kaj fosilojn veturis al la loko trafita de la tertremo por fari savadon. La milita regiono en Chengdu sendis 2 500 oficirojn kaj soldatojn al la regiono trafita de la tertremo. La yunnan-a registaro sendis al Ludian-bubernio 2 mil tendojn, 500 ŝirmajn tolojn, 3 mil faldeblajn litojn, 3 mil vatitajn litkovrilojn kaj 3 mil vatitajn vestojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments