El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino publikigis sian signalon por la gastigo de la Vintraj Olimpikoj en 2022

| 2014-08-05
Bookmark and Share


La signalo de Pekino por la gastigo de la Vintraj Olimpikoj en 2022  

 

    La 1-an de aŭgusto Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, publikigis sian signalon por la gastigo de la Vintraj Olimpikoj en 2022.

 

    La signalo havas la aspekton kiel la ĉina ideogramo Dong (vintro), ĝi lerte unuigis la abstraktan skivojon, neĝ-sportan movon kaj kaligrafadon, igis la desegnadon kunfandiĝi kun homformon kaj kunigis la esencojn de la sezono kaj homaro. Oni povas vidi, ke la du punktoj sub la ideogramo nature similas al la ciferon 2 kaj laŭforme komponis la jaron 2022. Sube estas la kvinringa simbolo de Olimpikoj.

 

    Sume 3 urboj estas la kandidano de la Vintraj Olimpikoj, krom Pekino, la aliaj du estas Oslo de Norvegio kaj Alma-Ata de Kazaĥio.

 

    En la 7-a de januaro de 2015 la kandidataj urboj aldonos koncernajn dokumentojn kaj proponojn, kaj akceptos surlokajn kontroladojn de la Internacia Olimpika Komitato. La raportoj estos publikigitaj en majo aŭ junio, samtempe la kandidataj urboj raportos al la membrolandoj de la komitato. La 31-an de julio, oni faros finan elekton por la gastiganto de la Vintraj Olimpikoj en la 127-a kongreso de la Internacia Olimpika Komitato okazonta en Kuala-Lumpuro, la ĉefurbo de Malajzio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments