El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ban Ki-moon esprimis malĝojon pro la tertremo en Yunnan

| 2014-08-06
Bookmark and Share


Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Uuiĝintaj Nacioj 

 


Membro de speciala trupo serĉas travivanton per aparta ekipaĵo.  

 

    La 3-an de aŭgusto Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Uuiĝintaj Nacioj, faris deklaron per sia proparolanto por esprimi sian malĝojon pro la tertremo en la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio.

 

    Li, en la deklaro, esprimis sian elkoran kondolencon al la ĉina registaro kaj al la familianoj de la viktimoj, kaj ankaŭ sian profundan simpation al la vunditoj kaj al la personoj trafitaj de la katastrofo. Li diris, ke la Unuiĝintaj Nacioj volas doni helpojn por kune respondi la humanajn bezonojn kaŭzitajn de la katastrofo kaj pretas por mobilizi necesajn internaciajn subtenojn.

 

    En la 3-a de aŭgusto en Ludian-gubernio de la urbo Zhaotong en la provinco Yunnan de Ĉinio okazis 6.5-grada tertremo. Ĝis la 14-a horo de la sekva tago, la katastrofo atakis pli ol milionojn da personoj de la gubernioj Ludian, Qiaojia, Huize (de la urbo Qujing) kaj la distrikto Zhaoyang de la urbo Zhaotong, ĝi kaŭzis la morton al 367 homoj, la vundiĝon al 1 801 homoj, kaj 57.2 mil homoj estis urĝe translokitaj.

 

    Krome, la tertremo kaŭzis la disfalon al pli ol 79.8 mil domoj, la detruon al pli ol 124 mil domoj kaj la malboniĝon al 466.1 mil domoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments