El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reta torĉa stafetado de junularaj olimpikoj

| 2014-08-06
Bookmark and Share


Komitatanoj respondas al raportistoj.  

 

    La 4an de aŭgusto, 12 tagojn antaŭ la malfermo de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj, la Olimpika Organiza Komitato okazigis gazetaran konferencon por konigi originalaĵon kaj brilajn punktojn de la ĉi-fojaj olimpikoj.

 

    Oni malkaŝis, ke en la inaŭguro 120 aerakrobatoj leviĝos sinkrone en neatendita maniero super la stadiono, kio kreas rekordon de la nombro de kunludantaj aerakrobatoj.

 

    Komitatano diris ankaŭ, ke torĉa stafetado estas la plej grava parto de la Olimpikoj, kaj reta torĉostafetado per APP-softvaro estas unu originalaĵo en la olimpika historio. La nova maniero estis alte taksita de la Internacia Olimpika Komitato, kaj ĝi plej eble fariĝos nova modelo en la ventonta olimpika torĉostafetado. De la 30a de aprilo ĝis la 4a de aŭgusto la reta torĉostafetado trairis 204 landojn kaj regionojn kun partopreno de 83 milionoj da homoj en kvin kontinentoj.

 

    Krome, nove aldonitaj sportbranĉoj, ekzemple wushu, tradicia ĉina luktarto, kaj 4 828 matĉoj en la ĉi-fojaj olimpikoj, fariĝos okulfrapaj brilaĵoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments