Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Impeto por kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Koreio

| 2014-08-06
Bookmark and Share


En la 27a de junio 2013 ĉina prezidanto Xi Jinping (dekstre) intertraktis en Pekino kun sud-korea prezidento Park Geun-hye. 

 


Post la intertrakto la du ŝtatestroj ĉeestas subskribon de pluraj dokumentoj pri la kunlaboroj de la du flankoj.  

 

    La unua vizito al Sud-Koreio fare de Xi Jinping post lia enposteniĝo kiel ĉina prezidanto vekis grandan atenton de la internacia komunumo.

 

    "La vizito de prezidanto Xi Jinping al Sud-Koreio povas esti rigardata kiel grava mejloŝtono de la rilatoj inter Sudkoreio kaj Ĉinio", "la renkontiĝo de sud-korea kaj ĉina ŝtatestroj impetos la duflankan liberkomercan intertraktadon de la du flankoj", "pro la renkontiĝo la amikeco inter Sud-Koreio kaj Ĉinio pli fortiĝos"... koncernaj raportoj kaj atendoj de sud-koreaj amaskomunikiloj estas pozitivaj kaj optimismaj, kaj ondiĝas "ĉina furoro" ankaŭ en la sud-korea socio.

 

    De aŭgusto 1992, kiam Ĉinio kaj Sud-Koreio establis la diplomatiajn rilatojn, la dulandaj interrilatoj rapide disvolviĝis, kaj nun la du landoj starigis partnerecon de la strategia kunlaboro. Nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio estas en la plej bona periodo en la historio. Ĉinio kaj Sud-Koreio estas reciproke ĉefaj ekonomiaj kaj komercaj partneroj, kaj la kvanto de la duflanka komerco kalkuliĝis al 274,2 miliardoj da usonaj dolaroj en la lasta jaro. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero, la plej granda eksport-merkato, la plej granda import-fonto kaj la plej granda transmara invest-celloko de Sud-Koreio, dum Sud-Koreio estas la tria granda komerca partnero kaj la kvina fremdlanda invest-fonto de Ĉinio. La du landoj ankaŭ estas la plej grandaj eksterlandaj turismaj cellokoj unu por la alia. La kvanto de vizitoj inter la du landoj kalkuliĝis al 8,22 milionoj da homoj/fojoj en la pasinta jaro. 62 mil sud-koreanoj lernas en Ĉinio, dum 65 mil ĉinaj studentoj en Sud-Koreio, kaj tiuj ciferoj estas la plej grandaj inter fremdlandaj studentoj por ambaŭ landoj.

 

    La dulandaj registaroj subtenas unu la alian, kaj la du popoloj havas intimajn rilatojn. De la pasinta jaro ĉina prezidanto Xi Jinping kunvenis kun sud-korea prezidanto Park Geun-hye kvar fojojn kaj telefone parolis du fojojn. Post malapero de malajza aviadilo Park Geun-hye plurfoje esprimis sian simpation al Ĉinio. Ĉinio kaj Sud-Koreio kune partoprenis en la serĉado. Post sinko de la sud-korea pramo Sewol, Xi Jinping tuj telefone esprimis al Park Geun-hye kondolencon, kaj Ĉinio liveris savekipaĵojn al Sud-Koreio.

 

    En la pasinteco Ĉinio kaj Sud-Koreio havas similajn spertojn kaj saman starpunkton. Ĉinio establis memorhalon de An Zhonggen, kaj starigis markŝtonon en la malnova restadejo de la Korea Liberiga Armeo en Xi'an. Sud-Koreio redonis al Ĉinio restaĵojn de ĉinaj volontuloj en Sud-Koreio. Ambaŭ estas konservantoj de historia justeco kaj homa konscienco, frukto de la Dua Mondmilito kaj postmilita internacia ordo, paco kaj stabileco de la regiono.

 

    La rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio estas en ŝlosila etapo de disvolvado. Ĉinio gravigas disvolvadon de la rilatoj inter la du flankoj, kaj volas subteni altnivelan kontakton kun Sud-Koreio, akceli strategian interfidon, profundigi pragmatajn kunlaborojn, striktigi kulturajn interŝanĝojn, intensigi kunlaborojn en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj senĉese antaŭenigi la rilatojn inter la du landoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments