El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio prezentis 5 proponojn pri paca solvo de la konflikto inter Israelo kaj Palestino

| 2014-08-06
Bookmark and Share


Wang Yi en prezento de 5 proponoj pri paca solvo de la konflikto inter Israelo kaj Palestino  

 

    Laŭ informo de la Ĉina Interreta Informa Centro en la 4-a de aŭgusto, Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, interparolis kun Nabil Fahmy, egipta ministro pri eksteraj aferoj. Post la interparolo ili kune intervidiĝis kun raportistoj. Wang Yi donis 5 proponojn pri paca solvo de la konflikto inter Israelo kaj Palestino.

 

    Wang Yi diris, ke Ĉinio estas firma subtenanto de la paco en Israelo kaj en Palestino kaj sincera paciganto de la du flankoj.

 

    Por kiel eble plej rapide fini la konflikton kaj por antaŭenpuŝi la rekomenco de la paca intertraktado Ĉinio prezentis 5 proponojn por pace solvi la konflikton inter Israelo kaj Palestino. Ili enhavas: Israelo kaj Palestino devas tuj ĉiuflanke ĉesigi la pafadon kaj estas neakcepteblaj ĉiu ajn agoj de misuzo de perfortoj kaj tiuj de vundigo kaj mortigo de ordinaraj popolanoj; starigi kune sekuran projekton surbaze de respondeca intertraktado; Ĉinio subtenas la justan postulon de la palestinaj popolanoj pri starigo de sendependa lando kaj iliajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn esperante, ke Israelo kaj Palestino prenos la pacan intertraktadon kiel neŝanceleblan strategian elekton, reciproke ellasos bonan volon kaj kiel eble plej rapide restarigos la pacan intertraktadon; La paca intertraktado devas iri al la sama direkto kaj ne povas iri en la kontraŭa direkto, speciale devas eviti rompiĝon de la paca intertraktadon, pluan malboniĝon de la streĉita situacio kaj pliiĝon de la kontraŭstaro; la konflikto inter Israelo kaj Palestino rilatas al la paco kaj sekureco de la mondo, la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj devas preni sur sin necesan respondecon por solvi la konflikton inter Israelo kaj Palestino, kiel eble plej rapide atingi komunan konon kaj plene ludi sian rolon; la internacia socio devas senprokraste liveri necesajn helpojn kaj subtenojn, Ĉinio liveros al popolamasoj en Gaza urĝan humanisman helpon je 1.5 milionoj da usonaj dolaroj, ankaŭ la Ruĝa Kruco de Ĉinio liveris al ili humanisman helpon.

 

    Wang Yi diris, ke Ĉinio volontas penadi kune kun la internacia socio por fini la konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj fari sian kontribuon por tio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments