Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Tombo de Zhang Qian

| 2014-08-06
Bookmark and Share


 La tombejo de Zhang Qian  

 


Statuo de Zhang Qian  

 


Tri steleoj antaŭ la tombo 

 


Ekstera formo de la tombo  

 


Ŝtona tigro de Han-dinastio  

 

    La tombo de Zhang Qian estas unu el la 22 lokoj en la ĉina sekcio de la Silka Vojo. La 22an de junio Unesko akceptis la komunan peticion de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kaj enskribis "la komencan parton kaj koridoron de la montaro Tianshan sur la Silka Vojo" en la Liston de Mondaj Heredaĵoj.

 

    Zhang Qian (164 a. K. -- 114 a. K.), eminenta esploristo, vojaĝanto kaj renoma diplomato de Han-dinastio, naskiĝis en Hanzhong, Shaanxi-provinco. Li malfermis la nord-sudan vojon al la Okcidento, kaj pro tio li estis nomata pioniro de la Silka Vojo.

 

    Lia tombejo situas en Chenggu-gubernio, Hanzhong. La brik-struktura tombo en la formo de piramido estis konstruita sur la tereno de 333 kvadrataj metroj. Ĝi frontas al la sudo, longas je 35,6 metroj de la nordo al la sudo kaj je 20 metroj de la oriento al la okcidento, kaj altas je kvin metroj. Antaŭ la tombo staras tri steleoj. La centra steleo kun alteco de 182 centimetroj kaj larĝeco de 80 centimetroj havas la surskribon Tombo de Zhang Qian, kaj sur la dekstra estas la nomoj de posteuloj de Zhang Qian. Ambaŭflanke staras paro da ŝtonaj tigroj de la dinastio Han. La skulptaĵoj estas simplaj tamen imponaj. Laŭdire la ŝtonaj tigroj estis feoj, de kiu lokanoj elpetis bonfarton, idojn kaj pluvon. Ĉirkaŭ la tombo estas maljunaj imponaj cipresoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments