El Popola Ĉinio>头条新闻>

Beboj naskitaj post la tertremo

| 2014-08-07
Bookmark and Share


Li Shiqiong kaj ŝia bebo  

 


Chang Shuchen ankoraŭ kun vundo sur la vizaĝo kune kun sia bebo 

 

    Posttagmeze de la 5-a de aŭgusto, ĝuste preskaŭ 48 horoj post la tertremo en Ludian de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, du virinoj ĵus fariĝis patrinoj, ili ridetante brakumis sian bebon.

 

    Post kiam okazis la tertremo, Li Shiqiong tuj kuris el sia hejmo, sed ŝia samvilaĝanino Chang Chenshu estis enterigita de ruino kaj savita post pli ol unu horo, feliĉe la vundo ne estis grava. Tiutage, Chang Shuchen subite devis naski, kvankam ŝia antaŭvidata akuŝodato restis ankoraŭ kelkaj tagoj, kaj Li Shiqiong baldaŭ atingos sian daton.

 

    La edzo de Li Shiqiong estis okupita pro savado kun aliaj vilaĝanoj, li petis helpon de la edzo de Chang Shuchen, kaj la lasta sendis la du gravedulinojn al gubernia hospitalo en la tagmezo de la sama tago. Frumatene de la 5-a tago, Li Shiqiong naskis sian filon en la tagmezo, Chang Shuchen same havis sian filon.

 

    Flegistinoj de la hospitalo diris, ke ili vokas la du infanojn "tertremaj beboj".

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments