El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mongolaj studentoj spertis la ĉinan tradician kulturon

| 2014-08-07
Bookmark and Share

 

Studentoj de la Nacia Universitato de Mongolio en lernado de tajĝiĉuan-o 

 

 

 Studentoj de la Nacia Universitato de Mongolio en lernado de la ĉina kaligrafio

 

    La 5-an de aŭgusto 3 studentoj kiuj naskiĝis dum la 1990-aj jaro el la Nacia Universitato de Mongolio iris en la loĝkvartalon Lüyi en la urbo Hefei de la provinco Anhui de Ĉinio. Tie ili multigis sian konon pri la ĉina tradicia kulturo kaj spertis la ĉarmon de la ĉina kulturo per lernado de Huangmei-opero (loka opero populara en la meza parto de la provinco Anhui), tiu de kaligrafio kaj tajĝiĉuan-o (tradicia ĉina boksarto) kaj per aliaj manieroj.

 

    "Hefei-anoj havas bonan konscion pri mediprotekto. Krom domegoj la tiea verdeco donis al mi tre profundan impreson," diris 18-jara Anujin el Ulan-Batoro. Ŝi, la plej juna inter la 3 studentoj, kapablas flue paroli la ĉinan lingvon.

 

    La 3 studentoj estas eminentaj lernantoj de la Kultura Centro de Mongolio en Ĉinio. Laŭ invito de la Kultura Ministerio de Ĉinio ili veturis al Ĉinio por partopreni en la 11-a stipendia vojaĝo kun la temo "harmonia disvolvado" por sperti la ĉinan kulturon kaj la apartan ĉarmon de Ĉinio.

 

    La stipendia vojaĝo estas marko-agado de la Kultura Centro de Mongolio en Ĉinio. De la jaro 2004 la centro 10-foje okazigis la agadon kaj dank' al tio pli ol 200 eminentaj lernantoj vizitis Ĉinion.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments