El Popola Ĉinio>

Ĉinaj voĉoj dum la Bonaera UK

| 2014-08-07
Bookmark and Share

 

Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao

 

Cao Shengqiang post la prelego pri E-Muzeo en la Ĉina Tago  

 

 Partoprenantoj de la aktivado de la Ĉina Tago

 

 

 Huang Yinbao en la prelego dum UK

 

 Intervjuado de la Ĉina Radio Internacia kun filo de Tibor Sekeji

 

 

    En ĉiuj UK-oj la ĉinaj voĉoj flugas en la kongresejo, kiaj kaj kiuj voĉoj estas en la Bonaera UK ĉijare?

 

    La unua grava voĉo estas la agado de la Ĉina Tago okazinta en la hotelo Colon posttagmeze de la 27a de julio, en kiu funkciis kelkaj programeroj kiel tiel la Ĉina E-Ligo premiis s-ron Osmo Buller pro liaj kontribuoj al Ĉinio kaj al la Ĉina E-Movado, prelego pri E-Muzeo de Cao Shengqiang, prezidanto de la Zaozhuang-a Universitato, ankaŭ la filmo prezentita de la Pekina Federacio de Socia kaj Scienca Rondoj ricevis aplaŭdojn. La foto-ekspozicio pri Pekino estas tre belega. Pli ol 100 esperantistoj kun admiro kaj estimo al Ĉinio ĝuis la Ĉinan Tagon kaj post la aktivado ili ne volis foriri de la kunvenejo. Dum la kongreso Huang Yinbao prelegis en diskuto de Kongresa Temo kun la titolo genetika modifo kaj daŭripova agrikulturo. Intertempe, la ĉinaj esperantistoj estis ĝojaj, ke Mark Fettes partoprenis en la prelegado. Krome intervjuoj de s-inoj Wang Shanshan kaj Yu Jianchao el Ĉina Radio Internacia per iliaj belaj voĉoj raportis la kongreson. Estas feliĉe, ke s-ino Yu intervidiĝis kun la edzino kaj filo de mondfama vojaĝisto Tibor Sekeji.

 

    La plej kuraĝiga voĉo el Ĉinio estas E-Muzeo, kune konstruita de la Ĉina E-Ligo kaj la Zaozhuang-a Universitato, en la kunvenejo preskaŭ ĉiuj partoprenantoj scias la E-muzeon en Ĉinio, multaj esperantistoj planis kontribui al la muzeo.

 

    ILEI planas preni la E-muzeon kiel unu el la 5 bibliotekoj, subtenotaj de ILEI kaj de UEA.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments