Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Jen magiilo por popularigi klasikaĵojn!

| 2014-08-07
Bookmark and Share

 

 

 

    Doraemon, konata kiel "kat-forma roboto de la 22-a jarcento" el la samnoma serio de japanaj bildstriaj rakontoj kaj desgnofilmoj, vojaĝis per sia tempomaŝino al la mondo de ĉinaj klasikaj pentraĵoj. Temas pri verkoj, kreitaj de Wang Xing, kiu laboras por rebonigi artaĵojn en la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino.

 

    Parte utiligante siajn spertojn kiel rebonigisto, Wang Xing metis Doraemon kaj lian amikon Nobita en la pejzaĝon de diversaj klasikaj artverkoj. Tiun inspiron li ricevis nur en majo ĉi-jare, por pli bone konatigi klasikajn pentraĵojn al la publiko. Li apartenas al la juna generacio naskiĝinta dum la 1980-aj jaroj, kiu kreskis sub la influo de desegnofilmoj de la kat-roboto kaj de aliaj protagonistoj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments