El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio alvokas, ke la internacia socio ludu konstruivan rolon por mildigi la humanisman situacion en orienta Ukrajno

| 2014-08-08
Bookmark and Share


Liu Jieyi en parolado dum la kunveno pri ukrajna situacio 

 

    La 5-an de aŭgusto la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj okazigis urĝan publikan kunvenon pri la ukrajna situacio. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio en UN, diris en la kunveno, ke lastatempe la armita konflikto en orienta Ukrajno daŭre eskaladiĝis, plue multiĝis la nombro de ordinaraj civiluloj vundiĝintaj kaj mortintaj kaj senĉese malboniĝis la tiea humanisma situacio. Tio multe maltrankviligas Ĉinion. Pro tio Ĉinio alvokas, ke la internacia socio ludu konstruivan rolon por mildigi la tiean humanisman situacion.

 

    Liu Jieyi diris, ke kiel eble plej rapide realigi fajr-ĉesigon per politikaj interkonsiliĝoj estas la urĝa tasko en la nuna tempo, estas ankaŭ la unika vojo por solvi la krizon en Ukrajno. Rilataj flankoj devas trankviliĝi kaj reteni, fari ĉiuflankajn dialogojn surbaze de la komuna kono atingita en Ĝenevo kaj de aliaj proponoj por realigi ekvilibron de diversflankaj interesoj kaj pace serĉi metodojn pri ĉiuflanka kaj politika solvo de la krizo.

 

    Liu Jieyi emfazis, ke Ĉinio subtenas ĉiun ajn penadon, kiu utilas al mildigo de la situacio, forigo de la krizo kaj antaŭenpuŝo de la politika solvo de la krizo. Ĉinio vonlontas daŭre ludi konstruivan rolon por tio.

 

    En la sama tago la kunordiga oficejo por humanismaj aferoj de UN diris, ke de la mezo de aprilo la konflikto en orienta Ukrajno almenaŭ kaŭzis la morton al 1 367 homoj, vundiĝon al 4 087 homoj kaj rektan influon al 3.9 milionoj da homoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments