Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Ĉina firmao en Kazaĥio

| 2014-08-08
Bookmark and Share


Ĉina ambasadoro al Kazaĥio Zhou Li vizitas Xinkang. 

 


Pura kaj orda labormedio kaj kompleto da produktolinioj  

 


Loka laboristo  

 

    Tomato estas unu el la preferataj manĝaĵoj de loĝantoj en Centr-Azio. Xinkang, ĉina firmao de tomat-produktaĵoj, establita en Almato en la jaro 1998, okupas la plej grandan porcion de la tomat-produktaĵa merkato en Kazaĥio, la plej granda lando en Centr-Azio.

 

    Almato estas la financa kaj scienc-teknika centro de Kazaĥio kaj eĉ de la tuta Centr-Azio. Ĝi estas ankaŭ la unua granda komerca urbo en la ekonomia zono de la Silka Vojo, kun 1,6 milionoj da loĝantoj.

 

    La firmao rapide disvolviĝas. Komence ĝi produktis nur du specojn de ladtomatoj, kaj nun ĝi havas kvar kategoriojn de la produktaĵoj, kompletajn produkt-liniojn de pli ol 50 specoj da produktaĵoj, kaj ĝis nun ĝi produktis entute 40 mil tunojn da produktaĵoj. Nun ĝia produkto kalkuliĝas al 5 000 tunoj, vendataj en la tuta Kazaĥio, kaj okupas 25% de la merkato. Danke al la firmao Ĉinio eksportis al Kazaĥio krudmaterialojn en la valoro de 30 milionoj da usonaj dolaroj, kaj pagis sep milionojn da usonaj dolaroj da impostoj al Kazaĥio. Tial ĝi fariĝis elstara firmao en la tomat-produkta industrio en Kazaĥio.

 

    Malnovaj tomat-produktaj firmaoj de Turkio, Rusio kaj Italio konkurencas inter si pri la kazaĥia merkato. Sekreto de la sukceso de Xinkang kuŝas en tio, ke la firmao dungas la lokanojn. Pli ol 95% de la dungitoj de Xinkang estas lokanoj, kio estas oportuno por disvolvado kaj disvastigo de novaj produktaĵoj. "Bone trakti la dungitojn kaj rekompenci la socion" estas longe tenata koncepto de Xinkang. Ĝi liveras al siaj dungitoj loĝejojn kaj senpagan tagmanĝon. La dungitoj ricevas kukon kaj donacon okaze de sia naskiĝdatreveno. La firmao aranĝas celebradon aŭ ekskurson en gravaj festoj, permesas foreston por kelkaj tagoj kaj donas monkonsolon, se iu el iliaj familianoj forpasas. Xinkang partoprenas ankaŭ en bonfaro, ekzemple monhelpi lokajn lernejojn, eksiĝajn soldatojn kaj handikapitojn...

 

    Xinkang estas alte taksita de lokaj registaro kaj popolo. En la jaro 2001 la urbestro de Almato publikigis ordonon de laŭdo al Xinkang pro ĝia grava kontribuo al la malpeza industrio de Almato. Krome ĝi ricevis premiojn, inkluzive de prezidento-premio al firmaoj, honestopremio de la nacia federacio de konsumantoj, ora premio por plej bona firmao de la tomat-industrio dum dek jaroj en Kazaĥio. Por laŭdi kontribuojn de Xinkang al la socio, la almata registaro eĉ nomis iun bus-haltejon Xinkang.

 

    Por mildigi la situacion de ne-sufiĉa provizado, Xinkang aĉetis novan fabrikon en nord-orienta Almato. Ili planas pluigi la tradician guston kaj diversecon en pakado, kaj esplori ladaĵojn de fruktoj kaj legomoj kaj ber-marmelado por kontentigi postulon de centr-aziaj konsumantoj.

 

    Xinkang plene uzas la resursojn kaj merkatojn de Ĉinio kaj Kazaĥio, kaj estas sukcesa ekzemplo de komerca kunlaboro de recipra profito kaj kungajno inter Ĉinio kaj landoj en la ekonomia zono de la Silka Vojo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments