Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Nur la anglan komprenas eksa "pandasadoro"

| 2014-08-08
Bookmark and Share


Tai Shan ripozas en la Pando-bazloko Dujiangyan.  

 

    Grandaj pandoj estas ŝatataj en multaj bestoĝardenoj de la mondo. Pro la tutmonda interkonsento por konservi la specion, pandoj naskiĝintaj eksterlande devas esti redonitaj al Ĉinio, kiam ili fariĝas 2-jaraj.

 

    Lastatempe China Daily, ĉina anglalingva tagĵurnalo, raportis i.a. pri Tai Shan, 9-jara virpando. Tai Shan estas unu el tiuj pandoj, kiuj naskiĝis eksterlande kaj revenis al Ĉinio. Dum kvar jaroj kaj duono li fascinis milionojn da usonanoj en la Nacia Zoologia Ĝardeno Smithsonian, en Vaŝingtono.

 

    Siatempe Ĉinio konsentis plilongigi la restadon de Tai Shan je du jaroj kaj duono pro lia granda populareco en la usona ĉefurbo.

 

    Post la reveno al Ĉinio en februaro 2010, Tai Shan vivas sinsekve en du bazlokoj de la Ĉina Centro por Konservado kaj Esplorado de Grandaj Pandoj, Sichuan-provinco. La Centro asignis al Tai Shan brediston, kiu flue parolas la anglan, ĉar lia usona bredistino komunikiĝis kun li nur per tiu lingvo ekde la tempo, kiam li estis 1-monata.

 

    Tai Shan neniam pariĝis kun pandino. Pro tio oni kolektis kaj fridigis lian spermon por iam estonte apliki artefaritan fekundigon al iu taŭga pandino. Tiel post Tai Shan, unu el tiuj hejmen revenintaj "pandasadoroj", tre longe pluen impetos la spaliro.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments