El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kreskas publikaj bicikloj en Pekino

| 2014-08-08
Bookmark and Share


Lupreno de publika biciklo  

 

    Ĝis la 6a de aŭgusto en Pekino la nombro de bicikloj lueblaj por la publiko kreskis ĝis 25 miloj, kaj servas pli ol 600 stacioj.

 

    La servo de publikaj bicikloj komenciĝis en la 16a de junio 2012. Nun la servo disvastiĝis de la antaŭaj du distriktoj Dongcheng kaj Chaoyang ĝis sep distriktoj de la urbo. Laŭ plano, ĝis la jaro 2015 Pekino starigos dek mil servstaciojn kun entute 50 mil publikaj bicikloj en ĉefaj distriktoj, trafikaj nodoj kaj komercaj stratoj.

 

    Por instigi pli da civitanoj uzi publikajn biciklojn kaj efektivigi rapidan cirkuladon de la bicikloj, la trafika departemento difinis la kombinadon de senpaga uzo kaj malalta prezo, tio estas, ke oni pagu maksimume 20 juanojn ene de 24 horoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments