Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Reĝisoro kaj lia filmo Nigra Karbo, Maldika Glacio

| 2014-08-11
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 

    La 15an de februaro en la 64a Berlina Internacia Film-Festivalo la ĉina filmo Nigra Karbo, Maldika Glacio, enscenigita kaj reĝisorita de Diao Yi'nan, akiris la premion Ora Urso por la Plej Bona Filmo kaj la premion Arĝenta Urso por la Plej Bona Aktoro. Pro tio Diao fariĝis la kvina reĝisoro de ĉinlingvaj filmoj, kronita per la premio Ora Urso, post reĝisoroj Ang Lee, Xie Fei, Zhang Yimou kaj Wang Quan'an. La filmo enspezis pli ol 100 milionojn da juanoj en Ĉinio, kaj fariĝis la reprezenta verko de reĝisoroj de la nova generacio.

 


Afiŝo de la filmo Nigra Karbo, Maldika Glacio 

 

    Verkisto

 

    Diao naskiĝis en la jaro 1968 en Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio. Li estis diplomita en la Ĉina Centra Akademio de Teatro. Li okupiĝas pri film-kreado kaj estas reprezentanto de avangarda teatro en Ĉinio, ĉar li estas filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro samtempe. Same kiel Ang Lee, li komencis sian karieron per filmverkado, kaj poste li ludis rolojn en siaj filmoj, kaj fine reĝisoris siajn filmojn.

 


Diao Yinan parolas kiel laŭreato. 

 


Liao Fan, gajninto de Premio por la Plej Bona Aktoro 

 

    Diao estas konata filmverkisto. La de li kreita filmo Spica Am-supo fariĝis la plej influa filmo en Ĉinio en la jaro 1997. Lia verko, Domaĝe al Nia Amo Eterne, estis la plej multe rigardita televidserio en la jaro 1998. Lia alia filmo Duŝo akiris la premion por Plej Bona Reĝisoro en la 47a San-Sebastiana Internacia Film-Festivalo en Hispano, 1999.

 

    Post la jaro 2000 Diao kreis kaj reĝisoris tri filmojn en 12 jaroj. La filmo Uniformo ricevis la premion Drako kaj Tigro en la 22a Vankuvera Internacia Film-Festivalo en la jaro 2003, kaj la filmo Nokta Trajno gajnis la premiojn Nova Reĝisoro kaj Nova Filmo en la 23a Varsovia Internacia Film-Festivalo en la jaro 2008. Delonge Diao estis rigardata kiel reĝisoro de arta filmo. En produktado de la filmo Nigra Karbo, Maldika Glacio li trovis la plej bonan kombinadon de komerco kaj arto.

 

    Longa cizelado

 

    Diao diris, ke la filmo Nigra Karbo, Maldika Glacio origine estis arta filmo. Post ok-jara cizelado li trovis metodon kontentigi kaj spektantojn kaj lin mem.

 

    La filmo Nigra Karbo, Maldika Glacio estas kruela amhistorio. Dum privata enketo pri ĉenaj murdoj eksa policano Zhang Zili falas en la amon al lavistino Wu Zhizhen rilata al la kazoj. Zhang baldaŭ trovas ĉiujn ŝiajn sekretojn.

 


Eksa policano Zhang Zili, heroo de la filmo Nigra Karbo, Maldika Glacio 

 

    Li trovas, ke Liang Zhijun, la murdito, fakte ne mortis, kaj li estas la edzo de Wu Zhizhen. Kelkaj viroj alligitaj al Wu mortis sub la glitiloj de Liang, kaj la antaŭa partnero de Zhang estas ankaŭ mortigita de Liang. En la kunlaboro kun Wu policanoj pafmortigas forkurantan Liang surloke. Poste Zhang trovas, ke la mastro de la klubo Taga Fajraĵo estas la mortinto en la murdo. Wu ankaŭ konfesas, ke ĉar ŝi difektis la mustel-peltan mantelon de la klub-mastro kaj ne kapablas kompensi, la klub-mastro ripete postulas sekskuniĝon kun ŝi anstataŭ kompension. Wu estas devigita al sakstrato kaj mortigas la klub-mastron per kuir-tranĉilo. Por protekti sian edzinon Liang falsas la indikaĵojn, ke li estas murdita. Wu estas arestita, kaj policanoj kondukas Wu al la loĝkvartalo por kolekti videajn pruvojn. Kiam ili revenas al malliberejo, Zhang bruligas fajraĵojn sur la dompinto en la loĝkvartalo.

 


Lavistino Wu Zhizhen, heroino de la filmo Nigra Karbo, Maldika Glacio 

 

    Ĝia strukturo estas bone aranĝita. Troviĝas du linioj, unu estas amlinio kaj la alia enket-linio. La du linioj estas komplikaj, kaj paralele kaj reciproke antaŭenigas la intrigon. La procezo, ke Zhang trovas la fakton estas tio, ke li sendas sian amantinon al malliberejo. Strukture ĝi similas al la itala filmo La Reĝo Oedipus. Persekutado de krimulo estis la procezo, ke la reĝo konstatis, ke li mem mortigis sian patron kaj prenis la patrinon kiel sian edzinon.

 

    Ŝanĝiĝo de sortoj

 

    La ĉefroluloj en la filmo estas homoj sur la plej malalta socitavolo de Ĉinio, unu estas eksa policano, laboranta kiel gardisto en dekadenca fabriko, kaj la alia estas lavistino, la murdinto, kiu vivas kvazaŭ en infero kun sia edzo, la alia murdinto. Por tiuj malgravaj malesperaj homoj, tago estas same kiel nokto. Zhang estas drinkema, klopodante por trovi konsolon en ebriiĝo. Li ne estas kontenta pri sia nuna malbona stato, kaj volas retrovi sian valoron kiel policano. Li, kvankam nekoncernato, helpas al la antaŭa kolego solvi la kriminalan aferon. Per sia sentemo li, la iama policano, konscias, ke lavistino estas ligita kun la murdo. Sekve de la enketo Zhang rimarkas la solecan kaj senhelpan vivon de Wu. Kiam Zhang trovas, ke Wu estas la vera murdinto, li devas alfronti la dilemon: efektivigi la valoron de policano aŭ kaŝi la fakton, ke lia amantino estas la vera murdinto?!

 

    Li elektas la antaŭan, kaj tio estas la ŝanĝiĝo de lia sorto. Lia elekto ja estas savo por Wu. Delonge ŝi ne povas fari decidon, kaj kaŝas sian identecon kiel murdinto por multaj jaroj, kaj tio peze lacigas ŝin. Ŝi vivas kiel fantomo en infero. En la komenco por protekti ŝin ŝia edzo Liang kaŝas sin sub falsa nomo je la kosto, ke li estas la dismembrigita viktimo de la murdo. Li mortigas kelkajn virojn amrilatajn kun Wu. Perfidite de sia malespera edzino Liang estas mortpafita de policano. Wu ekhavas kuraĝon por vivi pro la amzorgo de Zhang. La sort-ŝanĝiĝo de Wu estas, ke Zhang trovas, ke ŝi estas la murdinto, kaj sendita al malliberejo. La du ordinaraj homoj celebras sian reviviĝon per fajraĵo.

 


Zhang Zili kaj Wu Zhizhen sketas.  

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments