Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Por la estonteco kaj revo de Ĉinio kaj Koreio

| 2014-08-11
Bookmark and Share

de CHEN SHANGWEN

 

    Inter la ĉefa urbo de Ĉinio kaj tiu de Koreio estas 47 regulaj aerlinioj kaj la flugado laŭ la aerlinioj superis 850 fojojn ĉiu-semajne. Dum la jaro 2013 la nombro de ĉinaj kaj koreaj pasaĝeroj superis 8 milionojn da hom/fojoj, la nombro de studentoj de Koreio en Ĉinio kaj tiu de studentoj de Ĉinio en Koreio respektive superis 60 mil. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Koreio, ĝia plej granda eksporta merkato kaj ĝia plej granda produktaĵo-importa lando. Koreio estas la tria granda komerc-partnera lando de Ĉinio. Ĉio ĉi profitis de la grava tago antaŭ 22 jaroj.

 


Kwon Byong-hyun, eksambasadoro de Koreio en Ĉinio 

 

    Kwon Byong-hyun, iama korea vicreprezentanto por traktado de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Koreio, rememoris, "Ĉirkaŭ je la 6-a horo de la 24-a de aŭgusto de 1992, en kiu tago Koreio kaj Ĉinio starigis diplomatiajn rilatojn, mi promenis en la korto de la ŝtata gastdomo Diaoyutai en Pekino kaj vidis, ke la ŝtata flago de Koreio kaj tiu de Ĉinio flirtas en la blua ĉielo." La blankhara maljunulo diris: "Tiu momento estas la plej fierinda dum mia vivo kaj ĝis hodiaŭ mi ankoraŭ bone memoris la emocian scenon". Li diris, ke la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Koreio kaj Ĉinio alportis ne nur grandan ŝanĝon al la dulandaj interrilatoj kaj al la ĉiutagaj vivoj de la dulandaj popoloj, sed ankaŭ pozitivan energion al la situacio de la korea duoninsulo, al la paco kaj disvolvado de nordorient-azia regiono kaj eĉ al tiuj de la azia regiono.

 

    Kwon Byong-hyun estas ankaŭ praktikanto por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la amikaj rilatoj inter la du landoj. Printempe de 1998 li eklaboris kiel la 3-a ambasadoro de Koreio en Ĉinio. "Ĵus veninte al Pekino, mi suferis de serioza sabloventego. En la dua tago mia filino telefone diris al mi, ke la sama vetero aperis ankaŭ en Seulo." De tiam li suriris sur la vojon fortigi la amikan komunikadon inter la du landoj per plantado de arboj.

 


Kwon Byong-hyun (la 2-a de maldekstre) en la inaŭguro de "La Bosko por la Estonteco de Ĉinio kaj Koreio" en la gubernio Pinggu de Pekino, marte de 2008  

 

    Aprile de 1999 sub la gvido de Kwon Byong-hyun laborantoj de la ambasado de Koreio en Ĉinio plantis pinojn kaj cipresojn ĉe la akvorezervejo Miyun en antaŭurbo de Pekino. En la sekvanta aprilo li refoje iris tien por planti pliajn arbojn. Inter la vigle kreskantaj arboj staras la ŝtonplato kun la skribaĵoj "La amika arbaro de Ĉinio kaj Koreio" penike skribitaj de Kwon Byong-hyun. Ekde la jaro 2011 li ne plu servis kiel ambasadoro de Koreio en Ĉinio, tamen oni ankoraŭ povas vidi lin sur dezertoj de Ĉinio. Ĉirkaŭ li estas ĉarmaj geknaboj, kiuj estas reprezentantoj de ĉinaj kaj koreaj junuloj amantaj mediprotekton. "Junuloj kaj arboplantado ambaŭ signifas la estontecon kaj esperon. Ĉio, kion mi faris, estas por kunligi la estontecon kaj esperon."

 

    Kwon Byong-hyun diris, ke Ĉinio penadas por realigi la komunan disvolviĝon kun la mondo, tion li tre admiras. Por konservi la pacon kaj stabilecon de la orient-azia regiono Koreio kaj Ĉinio devas preni sur sin respektivan respondecon. Li diris: "Koreio kaj Ĉinio ambaŭ estas en la atmosfero de la konfucea kulturo kaj la du landoj havas bonajn popolvolan bazon kaj interŝanĝan mekanismon. Mi atendas, ke la rilatoj inter Koreio kaj Ĉinio senĉese disvolviĝu kaj la du landoj havu komunajn estontecon kaj revon."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments