El Popola Ĉinio>头条新闻>

Funebro por la viktimoj en la tertremo

| 2014-08-11
Bookmark and Share


En la funebro  

 


Popolanoj en funebrado de siaj samlandanoj  

 

    Je la 10-a horo de la 10-a de aŭgusto alarmiloj sonoris en la provinco Yunnan en la sudokcidenta parto de Ĉinio, la tutprovinca popolo silente staris por funebri la viktimojn en la tertremo okazinta en la 3-a de aŭgusto en la gubernio Ludian.

 

    Sur la loka placo de la tertreme plagita gubernio kolektiĝis policanoj, kuracistoj kaj flegistoj, volontuloj, urbanoj kaj personoj de diversaj rondoj, ili laŭorde viciĝis kun blanka floro sur sia brusto, kaj silentis dum 3 minutoj kiam la alarmiloj vee kriis por la viktimoj.

 

    Sekve, reprezentantoj de lokaj popolanoj, savadaj partoprenantoj kaj gvidantoj de la provinco Yunnan laŭvice donis florojn al siaj mortintaj samlandanoj sub animpaciga melodio.

 

    Same la funebro okazis en Kunming, ĉefurbo de la provinco. En publikaj lokoj, ekzemple stacidomoj kaj stratoj, aŭtoj haltiĝis kaj homoj stariĝis, ĉiuj esprimis sian malĝojon en la tute senmova urbo krom la sonorantaj alarmiloj kaj aŭtaj fajfiloj.

 

    Neforgeseble, je la 16-a horo kaj 30 minutoj en la 3-a de aŭgusto okazis 6.5-grada tertremo kun la hipocentra profundeco de 12 kilometroj.

 

    Ĝis la 15-a horo de la 8-a de aŭgusto la tertremo kaŭzis la morton al 617 homoj, perdiĝon al 112 homoj, vundiĝon al 3 143 homoj, kaj 22.97 mil homoj estis urĝe translokitaj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments