El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la 5-a Xinjiang-a Internacia Speciala Festivalo de Turismo kaj Kulturo

| 2014-08-11
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la 5-a Xinjiang-a Internacia Speciala Festivalo de Turismo kaj Kulturo  

 

    La 9-an de aŭgusto okazis en Urumĉio, ĉefurbo de Xinjiang en nordokcidenta parto de Ĉinio, la startiga ceremonio de la vojaĝo per aŭtoj tra la norda Xinjiang, ankaŭ la inaŭguro de la 5-a Xinjiang-a Internacia Speciala Festivalo de Turismo kaj Kulturo. De la 9-a ĝis la 14-a de aŭgusto, 300 turistoj el Ĉinio kunvenos kaj veturos per 70 aŭtoj sur la Silka Vojo, tra la dezertoj, herbejoj kaj lagoj.

 

    Jam okazis 4 fojojn la Xinjiang-a Internacia Speciala Festivalo de Turismo kaj Kulturo. De la jaro 2013, la vojaĝa areo grandiĝis de la suda Xinjiang ĝis ĝia norda parto. Ĉijare, la festivalo havas ne nur veturadan aktivadon, sed ankaŭ aliajn aktivadojn. "Ĉirkaŭ la montaro Tianshan" estas la antaŭa aktivado de la granda speciala turisma aktivado, kiu okazos en oktobro.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments