Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> Kalejdoskopo

La misia vojaĝo en Koreio

| 2014-08-11
Bookmark and Share

Ilia Dewi / prez. de Indonezia E-Asocio

 

    Vojaĝo al Koreio

 

    Inter la 22a ĝis la 31a de majo, mi vojaĝis en Koreio. Tio estis mia unua vojaĝo planita lastjare. Kial Koreio? Ĉar ĉiuj aferoj rilataj de tiu lando estas tre famaj en mia lando, Indonezio: manĝaĵo, kulturo, turismo, dramo ktp. Pro tio mi pli interesiĝis pri Koreio. Alia kialo estas, ke mi ŝatus viziti koreajn E-amikojn, kiujn mi ekkonis, kiam skajpe mi ĉeestis en la kurso de Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK) kaj paroligis la kursanojn en Esperanto. Kombinite de planita itinero de s-ro LEE Jungkee, prez. de SEK, kaj mia propra agado, mi agrable pasigis mian tempon en la ĉefurbo Seulo kaj aliaj apudaj urboj. Mi ĝuis la 8 tagojn en Koreio kun afablaj kaj helpemaj esperantistoj.

 


En la universitato Kyunghee 

    La unua helpema samideano estis Minmin(MIN Hyeonkyeong), ĝenerala sekr. de Korea Esperanto-Asocio (KEA). Matene en la 23a de majo ŝi trankvile atendis min ĉe Incheon-flughaveno kaj unuavide mi rimarkis kaj salutis ŝin pro la verda flago ĉe ŝia mano. Ŝi bonvenigis min kaj ni kune veturis al Seulo tuj post la aĉeto de trajnbileto. Dum la veturado de ĉ. 1.5 horoj mi sentis min iom dormema pro la sendormo dum la flugado. Atinginte la urban centron, mi ĝojis rigardi la ĉirkaŭaĵon dirante “Mi alvenis al Seulo!”. Minmin gvidis min unue al la malnova pordego de la palaco Deoksugung, kiu staras harmonie kun modernaj konstruaĵoj.

 

    Antaŭĝi, mi spektis la unikan ceremonion por deŝanĝo de gardistoj. Tie mi renkontis s-inon LI Hyon-suk, vicperz. de KEA, kaj kune manĝis la tradician manĝaĵon Chueotang. Ŝi akompanis min en la palaco, ĉar Minmin devis iri al KEA-oficejo. Jam estis la 1-a horo ptm. Ni devis rapide iri al la loko, kie s-ro LEE Jungkee atendas min. Per buso ni finfine ĝustatempe alvenis al tiu loko kaj kun li direktiĝis al la universitato Kyunghee en Seulo, en kiu li havas regulan E-kurson. Mi persone antaŭĝojis renkontiĝi kaj konatiĝi kun la studentoj, pro tio la laceco ĉe mi nature malaperis. Ĉirkaŭ 50 studentoj ĉeestis en la kurso. Mia tasko estis paroligi ilin en Esperanto kaj doni la motivon plu lerni la lingvon al ili, kiuj eklernis ĝin antaŭ 3 monatoj. Ili kuraĝe ĵetis diversajn mallongajn demandojn pri Indonezio kaj atente aŭskultis miajn respondojn. Ankaŭ mi havis ŝancon aŭskulti iliajn respondojn kontraŭ miaj demandoj. Ŝajnis, ke la tempo flugis tre rapide pro la amika kaj agrabla konversacio inter mi kaj ili. Mi adiaŭis la kursanojn en ilia granda aplaŭdo.

 

    Mi faris la paroligan agadon ankaŭ en du aliaj universitatoj: Kyunghee Universitato en Suwon en la 27a kaj Wonkwang Universitato en Iksan en la 29a. La kursanoj de la tri universitatoj en Seulo, Suwon kaj Iksan estis entute 130 gestudentoj.

 

    Antaŭ ol iri al Anima(KIM Okjeong), ĉe kiu mi gastos dum la restado en Koreio, mi ĝuis vespermanĝon en la universitato kun s-ro LEE Jungkee. Trajne mi atingis la stacidomon, kie Anima jam atendas min. Unuafoje mi renkontis ŝin, kun kiu mi iam interparolis skajpe kaj tuj povis amikiĝi pro ŝiaj afableco kaj helpemo.

 

    Kun samideanoj al bela naturo

 

    Post la bona nokto-ripozo, mi havis pli da energio por akcepti mian duan tagon en Seulo kaj realigi la amuzan semajnfinon, kiun planis Anima. Kun Suno(KIM Seonwook) kaj Dumina(MIN okkyeong) mi matene ekveturis per aŭto al la monto Ĝirisan, kiu estas fama kun sia bela pejzaĝo kaj freŝa aero. Tio estis sufiĉe longa vojaĝo. Ĉ. 5 horojn mi estis surstrate kaj tagmeze atingis la belan vilaon de Anima, ĉirkaŭitan de la montaro. Unue mi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris la freŝan aeron. Iom post iom la bona sento okupis la korpon kaj la menson. Hmm... tiom trankvila mi sentis min. Mi tre ĝojis pasigi la amikan tempon kun la ĉarmaj samideanoj, ĝuante fragojn ĉe korto de la vilao kaj la promenadon sur la monto Ĝirisan. Tiun vesperon ni volis gustumi bovaĵon kuiritan sur brulaj lignokarboj ankaŭ kun Eltena(GIM Inhye), kiu venos de la urbo Busan por ĉeesti en la festo. Ni ĝuis la tre bongustan mangaĵon kaj amuzan babiladon rigardante belajn steletojn sur la ĉielo. Kiel bela estis la nokto!

 

    En dimanĉo posttagemezesur la revena vojo al Seulo mi vizitis malnovan tradician vilaĝon, en kiu ankoraŭ oni loĝas tradicie, kaj havis korean tradician manĝadon. Finfine mi iom post iom kutimiĝis al la ĉefmanĝaĵo kimĉio, kies guston antaŭe mi ne ŝatis. Poste mi adiaŭis Eltena ĉe bus-stacio, kaj direktiĝis al la domo de Anima en Seulo. Pri Eltena mi persone havas bonan impreson pro nia preskaŭ samaĝa pensmaniero kaj ŝia bonkonduto.

 

    En elementa kaj meza lernejoj en Seulo

 

    En la 28a, mi vizitis Bongwon mezlernejon, kion Sonorilo(PARK Jongsun) kiel ĝia instruisto okazigis por siaj klasanoj. La lernantoj akceptis min per la afiŝo, kiun ili mem faris per desegnaĵo kaj informo pri Indonezio. Kun granda ĝojo de iliaj entuziasmoj mi prezentis pri mia lando Indonezio al ili. Bedaŭrinde ili ne lernas Esperanton kiel regulan lecionon, tial tradukisto estis bezonata. Mi ankaŭ montris tradician dancon de Indonezio kaj gvidis ilin kanti indonezian kanton. Post la duhora prelego, mi havis grandan aplaŭdon de ĉiuj kaj memorfoton kun ili.

 

    En la 30a, mi estis invitita de Brila (OH Soonmo, vicprez. de KEA) en Suseong elementlernejo, akompanite de KIM Onnuri (Onia, prez. de Korea E-Junularo). En la lernejo mi ankaŭ spertis mirindan tempon. Mi prelegis pri historio, kulturo kaj demografio de mia lando, por ke la gelernantoj povu havi pli da ideo kaj impreso pri Indonezio. Ĉirkaŭ 14 gelernantoj atente aŭskultis mian mallongan prezenton, kiun Onia interpretis en la korean. En la lasta paŝo, ili ĵetis demandojn al mi kaj mi ĝoje respondis. Fine ni kune fotiĝis por memoraĵo.

 

    Kun helpemaj samideanoj

 

    Dum mia restado en Koreio, mi preskaŭ ne estis sola. Ĉiuj samideanoj volonte helpis kaj prizorgis mian agadon. Dank’ al ili mi vere feliĉis dum la vojaĝo bone aranĝita. Mi havis ŝancon viziti SEK-n, kiu jam sukcese naskis multajn esperantistojn sub la gvido de la prez. LEE Jungkee, kaj gvidate de Elstara (BAK Suhyeon, estro de Seul-filio) viziti la turon sur la monto Namsan, kiu staras centre de Seulo. Sur la alteco mi povis trarigardi la ĉefurbon. Vespere mi ĉeestis en la kunveno de KEA, kaj konatiĝis kun pli da samideanoj kaj havis amikan interparoladon.

 


En la korea kostumo Hanbok 

    En la 26a, la ĉarma amikino Lumluna (JON Soyeon) akompanis min viziti la palacon Gyeongbokgung kaj la nacian muzeon en ĝi. En la palaco mi sentis la tradician etoson de la dinastio Joseon, en kiu la korea alfabeto Hangulo kaj ĝia skribsistemo Hunminjeongeum estis kreitaj. Post tio mi marŝis al la placo antaŭ la palaco kaj havis ŝancon sperti korean tradician kostumon eĉ senpage. Momente mi ĝuis mian elegantan aspekton kiel koreino. Vespere mi partoprenis en la 4a invitprelego de Rondo Verdulo de SEK, en kiu 13 samideanoj kunsidis. La temo estis pri Indonezio kaj E-movado de la lando. Fine de la prelego mi fiere ricevis la atestilon de Rondo Verdulo, kiu estas honore donita al tiuj, kiuj tralegis ‘La 200 bonaj frazoj’-n.

 

    Ankaŭ Akva (LEE Judae) kaj Pasia (HWANG Sine) helpis min volonte gvidante min al merkato por mia aĉetado por la donaco al miaj familianoj kaj amikoj.

 

    Adiaŭa vespero

 

    Jam proksimiĝis la adiaŭa tempo. Por mi kunvenis ok samideanoj en restoracio apud SEK. Kun vespermanĝo ni interparolis pri diversaj temoj. S-ro LEE Jungkee petis min pri mia impreso dum la vizito. Mi diris: kvankam mi nun adiaŭas vin, tamen mi certas rerenkontiĝi kun vi, kaj preferas diri ‘ĝis revido!’ dezirante baldaŭan renkontiĝon.

 


En la 4-a invitprelego de Rondo Verdulo

 


Kun samideanoj en KEA-oficejo

    Tiel mi tre ĝoje pasigis la belajn tagojn kaj plenumis la mision por prezenti Indonezion, sperti Esperantujon de Koreio kaj eltrovi la vojon al verdaj familianoj. Mi pensas, ke la vojaĝo estis tute sukcesa pro la grandaj helpo kaj zorgo de karaj samideanoj en Koreio. Do kun neforgeseblaj memoroj mi estas tre dankema al tiuj, kiuj akceptis min samideane.

 

Koran dankon el Indonezio!

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments