El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda pando Youyou naskis ĝemelojn

| 2014-08-12
Bookmark and Share


 Youyou en akuŝado  

 


Youyou prenas sian idon per la buŝo.  

 

    La 9-an de aŭgusto la Ĉina Centro por Protektado kaj Esplorado de Granda Pando publikigis, ke la granda pando Youyou akuŝis paron da idoj en la bazo de la centro. La ĝemeloj estas la dua paro naskita ĉi-jare post la apero de la ĝemelaj idoj akuŝitaj de la granda pando Sulin.

 

    Matene de la 9-a tago la laborantoj vidis, ke Youyou estis tre maltrankvila, ili opiniis ke ĝi tuj akuŝos. Je la 10-a horo kaj 43 minutoj Youyou naskis la unuan idon, pro tio ke ĝi jam multfoje patriniĝis, ĝi sperte prenis la bebon per sia buŝo. Post 5 minutoj ĝi naskis la duan idon, kaj brakumis samtempe la du idojn ĉe sia brusto. Sed, por ke oni pli bone flegu la ĝemalojn, laborantoj decidis elpreni la duan idon por home zorgi. Laŭkontrole, la dua ido estas ina, ĝi pezis 118.9 gramojn.

 

    Laŭ konigo, la patrino de Youyou, nomata Yingying, venis el sovaĝejo de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio, la patro, nomata Linnan, estis sovaĝa granda pando el la provinco Gansu en okcidenta Ĉinio. En la 18-a de marto Youyou enamiĝis kun Lulu, vira pando, kaj ili sukcese finis naturan kuniĝon. Post 143-taga gravedo, Youyou sukcese finis sian akuŝadon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments