El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikis desegno de la medaloj de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj

| 2014-08-12
Bookmark and Share


La fronta flanko de la medaloj  

 


La dorsa flanko de la medaloj  

 

    La 10-an de aŭgusto, la Internacia Olimpika Komitato publikigis desegnon de la medaloj de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj, kun la nomo Spuro de Gajnintoj. Matej Čička, 23-jara slovaka viro, venkis en la antaŭa desegna konkurso, kiun ĉeestis 300 verkoj el 50 landoj kaj regionoj. La Internacia Olimpika Komitato taksis, ke la desegno estas moderna, noviga kaj dinamika. Vidinte la unikan desegnon, oni diris, ke la medalo ŝajnas biskviton. Sur la fronta flanko de la medalo estas marko de la kvin ringoj, la vortoj Junularaj Olimpikoj en la angla lingvo kaj Nankino 2014. Laŭ la desegnanto, kurejo estas la inspiro, ĉar ĝi estas la starta punkto de la Junularaj Olimpikoj. "Mi uzis malsamajn formojn de kurejo sur la medalo por reprezenti la gajnintojn kaj la premi-donan podion," li diris.

 

    Sur la alia flanko de la medalo estas arta desegno de kombino de la urbaj pordoj, Qinhuai-rivero, umefloroj kaj domoj en Nankino. Pentras sur la umeflor-ruĝa pendoŝnuro scenejojn de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj.

 

    La Junularaj Olimpikoj estis iniciatitaj de Count Jacques Rogge, eksprezidanto de la Internacia Olimpika Komitato kun la celo grandigi la influon de la olimpika spirito en junuloj. En ĝi partoprenas gejunuloj en la aĝo de 15 al 18 jaroj. En la jaro 2010 Nankino ricevis la trajton por gastigi la 2-ajn Somerajn Junularajn Olimpikojn, kiuj okazos de la 16-a ĝis la 28-a de aŭgusto.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments